Charles Darwin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 86:
=== Post la vojaĝo ===
 
En [[1837]], post kiam li revenis al [[Britio]], Darvino priskribis la vojaĝon en ''Vojaĝo de la Beagle''. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, [[Erasmus Darwin|Erasmo Darvino]], Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas—laevoluas — la rezulton li vidis en GalapagoGalapagoj kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de [[kolombo]]j, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigi la manieron. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj—homojkolomboj — homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion—sedgeneracion — sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venonta generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?
 
La solvo venis al Darvino unu nokton en [[1839]] kiam li legis verkon de [[Maltuso]]. Maltuso diris, ke la homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam, ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naski la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis [[natura selektado]] ([[supervivo de la plej taŭgaj]]). Ĝi estas la klarigo de la evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de [[evoluismo]].
 
Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj rakontis pri tiu sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis la libron ĉar la evoluo staris kontraŭ la tiama kompreno de [[kristanismo]], la sincera kredo de multaj el liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de la kristanismo, la [[Biblio]], Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel dirisdiras la unua ĉapitro de [[Genezo]].
 
Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en [[1856]], juna biologo, [[Alfred Russel Wallace|Alfredo Ruselo Valaso]] sendis leteron al Darvino, petante konsilon. Ankaŭ Valaso vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, studis vivon de insuloj (de [[Indonezio]]), legis Maltuson, kaj eltrovis la ideon de natura selektado. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En [[1858]], Darvino kaj Valaso anoncis la eltrovon kaj, en [[1859]], Darvino eldonis la faman verkon, ''[[La origino de specioj]]'', kiu klarigas kaj subtenas lian teorion de evoluismo.
 
Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Valaso. Valaso kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, ''[[Descent of Man]]'' ("Deveno de Homo") en [[1871]]. Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne klarigis kiel tio okazas. La [[geno]]j estis eltrovitaj poste, fare de [[Mendel]]o kaj aliaj.
 
La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la [[Okcidento]] kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io gradiozagrandioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de [[gravito]], el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluis kaj daŭrigas evoluiĝi"
Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne sciis kiel tio okazas. La [[geno]]j estis eltrovitaj poste de [[Mendel]]o kaj aliaj.
 
La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la [[Okcidento]] kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io gradioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de gravito, el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluis kaj daŭrigas evoluiĝi"
 
== Post morto ==