Eberhard von Biburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
Eberhard originas el [[bavario|bavara]] nobelardinastio de la grafoj de [[Sittling]] kaj [[Biburg (Malsupra Bavario)|Biburg]]. Per sia patrino Bertha von Ratzenhofen li parencis kun ĉefepiskopo [[Konrado la 1-a (Wittelsbach)]], sed ankaŭ kun la salcburga kontraŭepiskopo [[Berthold von Moosburg]]. Eberhard trejniĝis unue ĉe la katedrala lernejo de [[Bamberg]] antaŭ studoj en [[Parizo]] kie li gajnis profundan kaj ampleksan sciencaron. Baldaŭ poste li iĝis katedralkapitulano en Bamberg.
== La agoj eberhard-aj ĝis 1147 ==
En 1125 Eberhard frokuliĝis en la [[benediktanoj|benediktana]] Abatejo Prüfening/[[Regensburg]] kiu orientiĝis pri la reformoj de [[Monaĥejo Hirsau]], kie li iĝis prioro en 1131. En 1138 li abatis en Biburg kie li plimodernigis spirite la monaĥejon laŭ la proponoj de la reformmovado de [[Abatejo de Cluny]]. Ordino abata faritis fare de lia papa moŝto [[Inocento la 2-a]] me. La ĝenerala respekto antaŭ Eberhardo jam tiam grandegis trapasante la klostran teritorion.
 
== Eberhard kiel ĉefepiskopo==
En 1147 elektitis Eberhard, havante jam pli ol 60 jaroj, ĉefepiskopo en [[Salcburgo]]. Li estis bonkorulo grandanima kaj tre zorgis pri spirita plibonigo de la moroj (ofte malbonaj) de la klerikaro. Krom retorikaj talentoj li ankaŭ brilis diplomatie kio bonis la politikon de la salcburgaj teritorioj. Kiam la konvento en [[Admont]] brulkonsumiĝis en 1152 li persone antaŭenpuŝis rekonstruon ĝian. Por persone konsekri kirkojn, kapelojn, altarojn, klostrojn kaj ordoni ulojn li neniam timis eĉ la plej longajn kaj lacigajn vojaĝojn. La historiografo [[Rahewin]] laŭdegis lin ĉefe pro klereco impona, kredo firma, karitato granda, pluse pro donacemo al kaj kompatemo kun malriĉuloj kaj malsanuloj.