Jelenia Góra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 171:
En la jaro [[1630]] la [[imperiestro]] de [[Aŭstrio]] donis al la urbo privilegion al ekskluziva komerco de linaj toloj. El ĉi tiu periodo de prospero devenas [[baroko|barokaj]] konstruaĵoj. Tiam la urbo estis unu el plej grandaj kaj plej riĉaj urboj en Silezio.
 
La militoj inter la Prusio kaj Aŭstrio en la [[18-a jarcento]] kaj [[anekso]] de la Silezio al Prusio kaŭzis, ke [[merkato]]j estis detranĉitaj, precipe en la Ĉeĥio. La urbo malrapide perdis sian [[Industrio|industri]]-komercan gravecon. En ĉi tempe diversiĝis la [[konjunkturo]] en la [[Mondo|monda]] merkato, kaj manufakturaĵoj el Jelenia Góra malvenkis kun produktoj de [[Anglio|anglaj]] [[mekaniko|mekanikaj]] teksejoj. Oni provis savi [[Ekonomio|ekonomian]] situacion kaj oni komencis produkti serĉitan damaskon kaj oni funkciigis [[sukero|sukeran]] [[rafinejo]]n. Komence de la [[19-a jarcento]] en apuda Gigantmontaro disvolviĝis [[turismo]] kaj Jelenia Góra kune kun la [[banloko]] Cieplice Śląskie-Zdrój iĝis ĉefa turisma loko. En la jaro [[1866]] la urbo ekhavis fervojan kunigon ĝis [[Zgorzelec]], en la [[1891]] la fervoja linio estis plilongigita ĝis la [[Piechowice]] kaj en la jaroj [[1900]]-[[1902|02]] ĝis [[Szklarska Poręba]]. En la jaro [[1859]] estis konstruita gasfabriko kaj estis muntita [[gaso|gasa]] [[strato|strata]] [[lumigo]], kiun post la jaro [[1908]] oni ŝanĝis al la elektra. Samtempe en [[1888]] oni komencis konstruadon de la akvokonduktaakvokonduktila reto, kaj post la jaro [[1910]] la urbo ricevis kanalaron. En la jaro [[1897]] la [[tramo]]j kun gasaj movigoj komencis veturi tra la urbo, kaj en la jaro [[1900]] la tramoj kun elektraj movigoj. Tuj antaŭ la [[unua mondmilito]] la trama linio atingis la proksiman Podgórzyn.
 
Dum la [[dua mondmilito]] la urbo ne estis detruita. La [[9-a de majo|9-an de majo]] [[1945]] la [[Sovetunio|Sovetunia]] Armeo okupigis la urbon. Danke al [[Jalta konferenco]] ĉi-tiu parto de Silezio kune kun la urbo Jelenia Góra aparteniĝis al Pollando.