Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 6 monatoj
En [[1929]] Marlene Dietrich ricevis la rolon, kiu konatigos ŝin internacie. La [[9-an de oktobro]] [[1929]] ŝi subskribis la kontrakton, kiu certigos al ŝi 20.000 [[marko]]jn (RM) kaj kromajn 5.000 RM por la samtempe filmita anglalingva versio. Kompare ricevis ŝia filmpartnero [[Emil Jannings]], konata internacia stelulo, sumon de 200.000 RM.<ref name=Sudendorf/> Ene de kelkaj jaroj, Marlene Dietrich iĝis nova monda stelulino. Marlene Dietrich sekvis sian reĝisoron al Usono kaj subskribis ĉe [[Paramount Pictures]]. Pro ŝia rolo en la filmo [[Morocco (filmo)|Morocco]] oni proponis ŝin por la [[premio Oscar]] kiel plej bona ĉefrolulino de la la jaro [[1930]].
 
La grava rolo de 1929 estis tiu de Lola Lola, nome kabareda kantistino kiu okazigis la falon de ĝistiama respektinda lernejestro (ludita de [[Emil Jannings]]), en la UFA produktorado de ''[[Der Blaue Engel]]'' (1930), filmita en la kunstudioj Babelsberg.<ref>{{cite web|url=http://www.studiobabelsberg.com/en/filming-in-germany-film-production-services-soft-money-incentives-germany/100th-anniversary-of-studio-babelsberg/|title=100th anniversary of Studio Babelsberg|publisher=www.StudioBabelsberg.com|accessdate=6a de majo 2018}}</ref><ref>{{cite web|url=https://www.filmportal.de/en/movie/der-blaue-engel_ea43d4a69a155006e03053d50b37753d|title=filmportal: The Blue Angel|publisher=www.filmportal.de|accessdate=6a de majo 2018}}</ref> [[Josef von Sternberg]] reĝisoris la filmon kaj tiele li estis ekde tiam konsiderita kiel la "malkovranto" de Dietrich. La filmo prezentis la ikonan filmonkanton de Dietrich nome "Ich bin von Kopf bis Fuß auf Liebe eingestellt", kiun ŝi registris por [[Electrola]] kaj poste ŝi faris pliajn registrojn en la 1930-aj jaroj por [[Polydor]] kaj [[Decca Records]].
 
En 1930, pro la forto de la internacia sukceso de ''Der Blaue Engel'', kaj pro kuraĝigo kaj instigo fare de Josef von Sternberg, kiu estis establita en [[Holivudo]], Dietrich trasnslokiĝis al Usono laŭ la kontrakto kun [[Paramount Pictures]], nome la usona filmodistribuanto de ''The Blue Angel''. La studio intencis merkatigi Dietrich kiel germana reago al la [[Svedoj|sveda]] stelulino de [[Metro-Goldwyn-Mayer]], nome [[Greta Garbo]]. Sternberg bonvenigis ŝin per donacoj, inklude verdan aŭton Rolls-Royce Phantom II. Tiu aŭtomobilo poste aperis en sia unua usona filmo ''[[Morocco (filmo, 1930)|Morocco]]''.<ref>{{cite web|title=The Ex-Marlene Dietrich, Multiple Best in Show Winning 1930 Rolls-Royce Phantom|url=http://www.bonhams.com/auctions/22530/lot/170/|publisher=Bonhams}}</ref>
162 048

redaktoj