Madrida Regiono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
AndyHM (diskuto | kontribuoj) Etikedo: redakto de fonto je 2017 |
||
Linio 370:
Malgraŭ ĝia potencialo, la agrikultura-brutara sektoro en Madrido regresas, antaŭ la ekspansio de la metropola areo kaj antaŭenpuŝo de aliaj agadoj, kiaj konstruado. En 1985, estis 251.498 hektaroj da kultivita tero, en 2001 la kultivata produktiva areo malpliiĝis al 199 687 hektaroj.
=== Servoj ===
[[dosiero:Cuatro Torres Business Area.JPG|miniaturadeimagen|Financa kvartalo [[Kvar Turoj negoc-Areo]], en la nordo de la urbo Madrido.]]
[[dosiero:MADRID 060126 MXALX 067.jpg|thumb|eta|[[Fitur]] en [[IFEMA]]]]
La [[Servosektoro|terciara sektoro]] estas, sen dubo, la plej grava en la ekonomio de Madrido, en kiu ĝi reprezentas preskaŭ 77% (procento de la [[MEP]]). Ĝia kresko en 2006 estas 3,5%, laŭ la [[Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)|NIS]]. Ĝia graveco estas donita de la establado en la regiono de la plej multaj grandaj kompanioj en la lando, kaj naciaj kaj eksterlandaj, kiuj, krom ilia specifa pezo, generas reton da servoj ĉirkaŭ ili.
La provinco koncentras la plej grandan volumon de novaj teknologiaj kompanioj, kiel Indra, Everis, Ericsson, Lucent Technologies, [[Telefónica]], [[Microsoft]] kaj [[IBM]]. Ĉi tiu decidis en 2005 establi en la ĉefurbo sian novan sidejon por [[Eŭropo]], [[Afriko]] kaj [[Mezoriento]].
Turismo aperis kiel unu el la plej prosperaj ekonomiaj agadoj en la regiono. En januaro 2007, la urbo Madrido havis 511 892 klientojn en siaj hotelaj establoj, konfirmante ĝin kiel la turisma loko kun la plej granda nombro da vojaĝantoj kaj tranoktoj en Hispanio.
Pli specife, oni devas reliefigi la gravecon atingitan de komerca turismo. En ĉi tiu subsektoro, ''Feria de Madrid'', [[IFEMA]], ludas transcendan rolon. Ĉi tiu institucio estas la kreaĵo de la plej gravaj foiroj kaj ekspozicioj en la lando, kelkaj el kiuj estas inter la unuaj en la eŭropa kontinento, kiel SIMO aŭ Fitur. La instalaĵoj de IFEMA, en la Kampo de la Nacionoj, proksime al Parko Johano karlo la 1-a, estas la plej vizitata loko en la tuta komunumo, super monumentoj kiel la [[Prado-Muzeo]] aŭ la [[Monaĥejo de El Escorial|Monaĥejo de San Lorenzo de El Escorial]]. Ĝi havis 3,8 milionojn da vizitantoj en 2006.
En alia ordo, la inaŭguro de la novaj terminaloj T4 kaj T4S de la [[Flughaveno Madrido-Baraĥo|Internacia Flughaveno Baraĥo]], kun avangarda dezajno kaj kun alta kapablo de operacioj, solidigas siajn instalaĵojn kiel unu el la plej gravaj en la mondo kaj kiel pordo al [[Eŭropo]] el [[Latinameriko]]. Nuntempe ĝi estas la kvina flughaveno en Eŭropo laŭ pasaĝera volumo.
== Transporto ==
|