Kastilio kaj Leono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 201:
 
== Faŭno ==
[[dosiero:Canis lupus signatus (Kerkrade Zoo) 02.jpg|eta|right|Kastilio kaj Leono estas la ĉefa loĝejo de la [[iberia lupo]].]]
Kastilio kaj Leono prezentas grandan diversecon de [[faŭno]]. Estas multaj specioj kaj kelkaj el ili estas el speciala intereso pro ilia unikeco, kiel iuj endemiaj specioj, aŭ pro ilia malabundo, kiel la [[bruna urso]]. Oni kalkulis 418 speciojn de [[vertebruloj]], kiuj konsistigas 63% de ĉiuj vertebruloj kiuj vivas en Hispanio. Bestoj adaptitaj al vivo en la altaj montoj, loĝantoj de rokaj lokoj, loĝantoj de riveraj kursoj, ebenaĵoj kaj arbaraj loĝantoj formas la mozaikon de la kastili-leona faŭno.
 
Linio 206 ⟶ 207:
 
Kelkaj malgrandaj kaj grandaj mamuloj kiel [[Sciuro|sciuroj]], [[gliredoj]], [[talpedoj]], martedoj, [[Vulpo|vulpoj]], [[Sovaĝa kato|sovaĝaj katoj]], [[Lupo|lupoj]], sufiĉe abundaj en iuj lokoj, [[Apro|aproj]], [[Cervo|cervoj]], kapreoloj kaj nur en la Kantabra montaro, iuj brunaj ursaj specimenoj kutime vizitadas la arbarojn.
 
== Historio ==
La aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono estas la rezulto de la kuniĝo de naŭ provincoj en 1983: la tri, kiuj, post la teritoria divido de 1833, per kiuj la nunaj provincoj estis kreitaj, estis atribuitaj al la [[Leona Regiono]] ([[Salamanko]], [[Zamoro (Hispanio)|Zamoro]] kaj [[Leono (Hispanio)|Leono]]) kaj ses ligitaj al [[Malnova Kastilio]] ([[Provinco Burgoso|Burgoso]], [[Provinco Sorio|Sorio]], [[Provinco Segovio|Segovio]], [[Provinco Avilo|Avilo]], [[Provinco Valadolido|Valadolido]] kaj [[Provinco Palencio|Palencio]]), krom en la lasta kazo la provincoj [[Provinco Santandero|Santandero]] (nuntempa [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma komunumo]] [[Kantabrio]]) kaj [[Provinco Logronjo|Logronjo]] (nuna [[Provinco Rioĥo|Rioĥo]]).