Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 168:
| notoj =
}}
La '''Murcia Regiono''' estas [[Hispanio|hispana]] [[Provincoj de Hispanio|unuprovinca]] [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma komunumo]], situanta en la sudoriento de la [[Iberio|Iberia Duoninsulo]], inter [[Andaluzio]] (provincoj [[Granado (provinco)|Granado]] kaj [[Provinco Almerio|Almerio]]) kaj la [[Valencia Komunumo]] ([[Provinco Alikanto|provinco Alakanto]]), kaj inter la [[Mediteraneo|mediteranea marbordo]] kaj [[Kastilio-Manĉo]] ([[provinco Albaceto]]). Ĝia ĉefurbo estas la urbo de [[Murcio]], kiu gastigas la regionajn instituciajn korpojn, krom la Regiona Asembleo, kiu estas bazita en [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]], pro kio ĝi estas ofte nomata kiel "leĝdona ĉefurbo" en la enkonduko de la leĝo 5/2005, kvankam ĉi tiu nomo ne havas bazon en la statuto de aŭtonomeco.
La '''Regiono Murcio''' (Hispane ''Región de Murcia'' [mursja]) okupas 11.317 km² kaj havas proksimume 1.000.000 da loĝantoj. Estas nur unu provinco en la regiono, la [[Murcia Provinco]].
 
La tuta loĝantaro de la Murcia Regiono estas 1.478.509 loĝantoj (2018), el kiuj iom malpli ol triono vivas en la ĉefurbo kaj la duonon en la municipoj [[Murcio]], [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]] kaj [[Lorko]]. Unuprovinca komunumo, tamen 9ª de Hispanio laŭ surfaco kaj la 10ª laŭ loĝantaro antaŭ [[Aragono]] aŭ [[Asturio]]. En sia kondiĉo kiel provinco, ĝi estas la 7ª pli loĝata el la 50 kiujn la lando havas.
 
La regiono estas unu el la plej grandaj produktantoj de fruktoj, legomoj kaj floroj en [[Eŭropo]], kun signifaj [[Vitejo|vitejoj]] en lamunicipoj [[Jumilla (Murcio)|Jumilla]], [[Yecla]] kaj [[Bullas]], produktante vinojn kun protektita devena origino. Ĝi ankaŭ havas gravan turisman sektoro, koncentrita ĉe la marbordo kun multnombraj sovaĝaj spacoj (multaj el kiuj estas minacataj) kiu posedas salan lageton ĉe la Malgranda Maro. Ĝia industrio estas rimarkinda pro la nafto-kemia kaj energia sektoro ([[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]]) kaj la nutraĵ-industrio. La plej alta pinto en la regiono estas la [[masivo Revolcadores]] kun 2.015 m.
 
Ĝia vasta heredaĵo inkludas 72 arojn apartenantaj al [[roka arto]] de la [[Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko|Iberia Mediteranea Baseno]] deklarita [[monda heredaĵo de Unesko]], kaj ankaŭ la Konsilio de Saĝuloj de la Legomĝardeno de Murcio, deklarita [[Nemateria kultura heredaĵo|Nemateria Kultura Heredaĵo]] same kiel [[tamburetado]] de [[Moratalla]] kaj [[Mula]] en la Murcia Regiono estas la loĝloko [[Caravaca de la Cruz]], referencloko por adorado de la [[Katolika Eklezio|katolika eklezio]] kiu havas la privilegion festi ĉiun sepan jaron [[Jubileo|Jubileon]] rilate al la relikvo situanta en [[Caravaca de la Cruz|Caravaca]].
 
Murcio estas historia regiono de sudorienta [[Hispanio]], heredanto de la antikva [[Reĝlando Murcio]], kiu tradicie enhavis la provincojn Albaceto kaj Murcio kiel du-provinca regiono. Dum la [[Hispana transiro|Transiro]], Albaceto iĝis parto de [[Kastilio-Manĉo]], post kio kreiĝis la [[Provincoj de Hispanio|unuprovinca]] [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma komunumo]] Murcia Regiono.
 
La ĉefurbo de la regiono estas [[Murcio]], kun loĝantaro de proksimume 340.000. La dua plej grava urbo estas la havenurbo de [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]] (''Cartagena''), fondita de [[Kartago]], kaj kun relative forta aŭtonoma sento. Aliaj urboj: [[Lorko]] (''Lorca''), [[Yecla]], [[Cieza]], [[Torre-Pacheco]].
{{Ĉefartikolo|Urboj de Murcia Regiono}}
 
Kelkaj parolas la murcianan dialekton (nomata ''llengua murciana'', flegata de movado pri la lingvo). Tiu movado havas kiel Akademio ''L'Ajuntaera pa la Plática, l'Esturrie l'Escarculle la Llengua Murciana''. Pli bone dirite, estas tre markita prononcmaniero, aŭdebla ĉefe en malfermeco de vokaloj, kaj uzado de loka vortotrezoro.
{{Regionoj de Hispanio}}