Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 178:
Murcio estas historia regiono de sudorienta [[Hispanio]], heredanto de la antikva [[Reĝlando Murcio]], kiu tradicie enhavis la provincojn Albaceto kaj Murcio kiel du-provinca regiono. Dum la [[Hispana transiro|Transiro]], Albaceto iĝis parto de [[Kastilio-Manĉo]], post kio kreiĝis la [[Provincoj de Hispanio|unuprovinca]] [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma komunumo]] Murcia Regiono.
 
== Historio ==
La kartaganoj establis konstantan komercan havenon en la marbordo de [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]], kiun la romianoj nomis ''Carthago Nova''. Por la kartagaj komercistoj, la monta teritorio estis nur la iberia landinterno de ilia marborda imperio. Dum la romia periodo Murcio ne ekzistis, sed ĝiaj nunaj limoj povus esti en la provinco [[Hispania Cartaginense]]. Sub la islamanoj, kiuj enkondukis la grandskalan irigacion de kiu dependas la murcia [[agrikulturo]], la provinco estis konata kiel Todmir; ĝi inkluzivis laŭ [[Idrisida dinastio|Idrisi]], la araba kartografiisto de la [[12-a jarcento]] loĝinta en [[Sicilio]], la urboj [[Orihuela]], [[Lorko]], Mula kaj [[Chinchilla]].
 
La Murcia Reĝlando sendependiĝis kiel [[tajfo]] centrita sur la [[Maŭroj|maŭra]] urbo Murcio post la falo de la [[Umajadoj|umajada]] [[kaliflando de Kordovo]] ([[11-a jarcento]]). Maŭra Tajfo de Murcio inkludis ankaŭ [[Albacete|Albaceton]] kaj parton de [[Almerio]]. Post la [[batalo de Sagrajas]] en 1086 la [[Almoravidoj|Almoravida dinastio]] absorbis la tajfojn kaj kreis islaman Hispanion. [[Ferdinando la 3-a (Kastilio)|Fernando la 3-a de Kastilio]] ricevis la submetiĝon de la maŭra reĝo de Murcio en 1243 laŭ la kondiĉoj de la Traktato de Alcaraz.
 
Laŭ la kutima maniero, la islamanoj estis forpelitaj el la urboj, kaj la heredonto de Ferdinando, [[Alfonso la 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a de Kastilio]], kiu profitis de regado super grandparte senhoma Murcio, dividis la landliman regnon en tri regionojn por administraj celoj, konfiditaj respektive al la koncernaj reĝnomoj al la ekleziaj [[Senjorio|senjoroj]], kiel premion por iliaj kontribuoj al la [[Reconquista|Rekonkero]] kaj al la Militaj Ordenoj fonditaj en la 11-a jarcento. Alfonso aneksis la Tajfon de Murcio kiel Reĝo de Murcio rekte en 1266, kaj ĝi restis teknike vasala regno de Hispanio ĝis la reformoj en la [[Konstitucio de 1812|liberala konstitucio de 1812]]. Murcio iĝis [[Administra divido de Hispanio|aŭtonoma regiono]] en 1982.
 
La kastilia konkero de Murcio estis grava ĉar ĝi donis la antaŭan aliron al [[Mediteraneo]] por la unua fojo kaj finis la vastiĝon de la [[Reĝlando Aragono|Regno de Aragono]], kiu moviĝis suden laŭ la marbordo.
 
{{Regionoj de Hispanio}}