Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 197:
=== Maroj ===
La plej granda natura lago de Hispanio troviĝas en la regiono: la sala lageto Mar Menor (Malgranda Maro). Ĝi estas salakva laguno, apud la [[Mediteraneo|Mediteranea Maro]]. Ĝiaj specialaj ekologiaj kaj naturaj karakterizaĵoj igas la Malgrandan Maron unika natura loko kaj la plej granda salakva lago en Eŭropo. Kun duonronda formo, ĝi estas apartigita de la Mediteranea Maro per sablotubo 22 km longa kaj inter 100 kaj 1200 m larĝa, konata kiel La Manga del Mar Menor. La laguno estis nomumita de [[Unuiĝintaj Nacioj]] kiel Speciale Protektita Zono de Graveco por Mediteraneo. Ĝia marborda perimetro enhavas 73 km da marbordo, en kiu strandoj sekvas unu la alian kun klara malprofunda akvo (la maksimuma profundo ne superas 7 m). La lago havas areon de 170 kvadrataj kilometroj.
 
== Teritoria organizado ==
{| class="toc" cellpadding=0 cellspacing=0 width=31% style="float:right; text-align:center;clear:all; margin-right:8px; font-size:90%;"
!bgcolor=black colspan=8 style="color:white;"|Municipios más poblados (1 de enero de 2018)<ref>'''''Fuente:''''' INE, [[Instituto Nacional de Estadística (España)|Instituto Nacional de Estadística]]. (22–10–2017).</ref>
|-
|1.º||align=left|'''[[Murcia]]||align=right|447 182 hab.
|-
|2º||align=left|'''[[Cartagena (España)|Cartagena]]||align=right|213 943 hab.
|-
|3º||align=left|'''[[Lorca]]||align=right|93 079 hab.
|-
|4º||align=left|'''[[Molina de Segura]]||align=right|70 964 hab.
|-
|5º||align=left|'''[[Alcantarilla (España)|Alcantarilla]]||align=right|41 622 hab.
|-
|6º||align=left|'''[[Torre-Pacheco]]||align=right|35 614 hab.
|-
|7º|| align="left" |'''[[Águilas]]'''|| align="right" |35 031 hab.
|-
|8º|| align="left" |'''[[Cieza]]'''|| align="right" |34 889 hab.
|-
|9º||align=left|'''[[Yecla]]||align=right|34 234 hab.
|-
|10º||align=left|'''[[San Javier (España)|San Javier]]||align=right|31 905 hab.
|-
|11º||align=left|'''[[Totana]]||align=right|31 639 hab.
|-
|12º||align=left|'''[[Mazarrón]]||align=right|31 562 hab.
|-
|13º|| align="left" |'''[[Caravaca de la Cruz]]'''|| align="right" |25 730 hab.
|-
|14º|| align="left" |'''[[Jumilla]]'''|| align="right" |25 547 hab.
|-
|15º||align=left|'''[[San Pedro del Pinatar]]||align=right|25 167 hab.
|-
|16º||align=left|'''[[Alhama de Murcia]]||align=right|21 657 hab.
|-
|17º||align=left|'''[[Las Torres de Cotillas]]||align=right|21 375 hab.
|-
|18º||align=left|'''[[La Unión (España)|La Unión]]||align=right|19 907 hab.
|-
|19º||align=left|'''[[Archena]]||align=right|19 053 hab.
|-
|20º||align=left|'''[[Mula (Murcia)|Mula]]||align=right|16 790 hab.
|-
|}
La Aŭtonoma Komunumo de la Murcia Regiono estas dividita en nur 45 municipojn. Ĉi tiu nombro de municipoj estas la plej malalta inter la aŭtonomaj komunumoj kaj la tria plej malalta inter la provincoj, superita nur de [[La Palma|La Palmoj]] kaj [[Provinco Kadizo|Kadizo]], kiuj havas respektive 34 kaj 44 municipojn.
 
Kelkaj el ĉi tiuj municipoj estas inter la plej loĝataj en Hispanio: Murcio estas la sepa komunumo en Hispanio laŭ [[populacio]], Kartaĥeno estas la 23a kaj Lorko estas la 69-a. Ekzistas ankaŭ du metropolaj areoj inter la plej loĝataj en Hispanio: Murcio estas la 10-a kaj Kartaĥeno estas la 27-a.
 
Pluraj komunumoj limas aŭ eĉ superas 1,000 km² en areo, kvin el ili estas inter la dudek plej vastaj en Hispanio: Lorko kun 1,676 km² estas la dua; [[Jumilla (Murcio)|Jumilla]] kun 972 km² la deka; [[Moratalla]] kun 955 km² la dekdua; Murcio kun 886 km² en la deksesa kaj [[Caravaca de la Cruz]] kun 858 km² en la dudeka.
 
Pro la granda etendiĝo de multaj municipoj, ili estas ofte dividitaj en komarkojn. Tiel do, la municipo de Murcio estas organizita je 54 distriktoj kaj la municipo Kartaĥeno en 24 konsilioj. En la Murcia Regiono ekzistas 66 konsilioj apartenantaj al municipoj de Kartaĥeno, Lorko kaj [[Totana]] kaj 295 distriktoj disaj inter la aliaj komunumoj. Albudeite kaj Pliego ne havas distriktojn aŭ deputitejojn.
 
Kontraste al la grandaj municipoj en la Regiono, la municipoj de Archena (16,40 km²), Alcantarilla (16.24 km²), Lorquí (15,0 km²), Villanueva del Río Segura (13,18 km²), Ceutí (10,34 km²) kaj Beniel (10,06 km²) havas malpli ol 17 km² ĉe areo.
 
== Demografio ==