Marlene Dietrich: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 97:
Dum du eksterlandaj turneoj por la [[United Service Organizations|USO]] en 1944 kaj 1945,<ref name=sudendorf /> śi spektaklis por [[Aliancanoj|aliancanaj]] trupoj en Alĝerio, Italio, Britio, Francio, kaj [[Heerlen]] en Nederlando,<ref>Royal Theater {{nl}} http://www.rijckheyt.nl/cultureel-erfgoed/royal-theater</ref> poste eniris en Germanio kun la generaloj [[James M. Gavin]] kaj [[George S. Patton]]. Kiam oni demandis al ŝi kial ŝi estis farinta tion, spite la evidenta danĝero esti je nur kelkaj kilometroj de la germanaj linioj, ŝi respondis, "''aus Anstand''"—"eksterdece".<ref>{{cite web|url=http://sistercelluloid.com/2014/12/27/a-soldier-lovingly-remembers-marlene-dietrich/|title=A Soldier Lovingly Remembers Marlene Dietrich|work=Sister Celluloid|date=27a de decembro 2014}}</ref> Wilder poste nptis, ke ŝi estis en la frontolinioj pli ol [[Eisenhower]]. Ŝia revua spektaklo kun [[Danny Thomas]] kiel malferma agado por la unua turneo, inkludis kantojn el ŝiaj filmoj, ludado per [[muzika segilo]] (kapablo kiun ŝi origine akiris el spaktaklaj aperoj en Berlino en la 1920-aj jaroj) kaj "[[Telepatio|mensolegado]]", programero kiun ŝia amiko [[Orson Welles]] estis instruinta ŝin por sia spektaklo ''[[The Mercury Wonder Show|Mercury Wonder Show]]''. Dietrich informis la publikon ke ŝi povas legi mensojn kaj petis ilin koncentriĝi al io ajn kiu venu al iliaj mensoj. Tiam ŝi aliris al soldato kaj serioze diris al li, "Ha, pensu pri io alia. Mi probable ne povas paroli pri ''tio''!" Usonekleziaj gazetoj informis per publikigo de tiaj historioj plendante pri tiu parto de la spektaklo de Dietrich.<ref name=sudendorf />
[[Dosiero:Dietrich-Hayworth-Hollywood-Canteen-1942.jpg|eta|maldekstra|Marlene Dietrich kaj [[Rita Hayworth]] servas manĝon al soldatoj en la nomita Holivuda Kantino (17a de novembro 1942).]]
En 1944, la Moraloperaca Branĉo de la Oficejo de Strategiaj Servoj (OSS) iniciatis la Musak projekton, nome muzikajn propagandajn elsendadojn dezajnita por demoraligi la malamikajn soldatojn.<ref name="cia">{{cite web|url=https://www.cia.gov/news-information/featured-story-archive/2008-featured-story-archive/marlene-dietrich.html|title=A Look Back ... Marlene Dietrich: Singing For A Cause|publisher=Central Intelligence Agency|date=23a de oktobro 2008 |accessdate=20a de marto 2010}}</ref> Dietrich, nome la nura artisto kiu ricevis informon pri tio, ke ŝiaj kantoregistraĵoj estos uzata de la OSS, registris nombrajn kantojn en germana lingvo por la projekto, kiel "[[Lili Marleen]]", favorita kanto de soldatoj ambaŭflanke de la konflikto.{{sfn|McIntosh|1998|p=58}} Maĵora Generalo [[William J. Donovan]], estro de la OSS, skribis al Dietrich, "Mi persone ege dankas pro via malavareco fari tiujn registraĵojn por ni."{{sfn|McIntosh|1998|p=59}}
|