Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 330:
La fervoja reto de la Madrida Regiono estas vasta sed tre malnova; surbaze de unu senelektra vojo en ĉiuj ĝiaj sekcioj krom la 10 kilometroj inter la stacio Murcio-Cargas kaj la fino de la varianto Murcio-Alquerías. Ĉiuj servoj estas ofertitaj de [[Renfe Operadora]], dum la infrastrukturo estas administrata de [[ADIF|Adif]].
 
La Murcia Regiono vidis sian fervojan reton malpliiĝi kiam meze de la [[1980-aj jaroj]], la Ministerio de Publika Laboro decidis fermi ĉiujn tiujn sekciojn, kiujn ĝi konsideris neprofita, forlasante centojn da kilometroj kaj dekoj da stacioj; inter ili la fervojo Murcio-Caravaca; lasante la terminalon Murcio-Zaraiche sen fervojo, kaj la sekcio Almendricos-Baza, lasante la hispanan orienton kaj Andaluzion nekomunikitaj per rekta [[fervojo]].
 
== Institucioj registaraj ==
[[Dosiero:AsambleaMurciana.jpg|eta|Regiona Asembleo, Kartaĥeno.]]
Laŭ la Statuto de Aŭtonomeco, la instituciaj korpoj de la Murcia Regiono estas la Regiona Asembleo, la Prezidanto kaj la Registara Konsilio.
 
* La [[Regiona Asembleo de Murcio]] estas la aŭtonoma parlamento kaj reprezentas la popolon de Murcio. Ĝi tenas la leĝdonan povon, aprobas la buĝetojn, antaŭenigas, gvidas kaj kontrolas la agadon de la regionaj plenumaj korpoj. Ĝi konsistas el 45 deputitoj elektitaj por periodo de kvar jaroj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado en la kvin voĉdonaj distriktoj, en kiuj la komunumo estas dividita. Ĝi havas sian sidejon en la urbo [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]].
 
* La Prezidanto de la Aŭtonoma Komunumo estas elektita de la Regiona Asembleo de Murcio el inter ĝiaj membroj. Inter liaj/ŝiaj funkcioj troviĝas la supera reprezentado de la Murcia Regiono kaj la ordinara de la ŝtato en ĝia teritorio, la prezidanteco de la Registara Konsilio, kaj la direkto kaj kunordigo de la aŭtonoma plenuma povo. Li aŭ ŝi havas sian sidejon en la palaco San Esteban en la urbo Murcio.
 
* La Registara Konsilio estas la korpo kiu gvidas la regionan politikon. Ĝi estas respondeca por administra funkcio, registaro kaj administrado de la Aŭtonoma Komunumo kaj la ekzerco de reguliga potenco. Ĝi konsistas el la Prezidanto, Vicprezidanto, kie aplikebla, kaj la direktoroj, la prezidento nomumas kaj adiaŭas libere. Ĝi ankaŭ ĉefsidejas en palaco San Esteban en la urbo Murcio.
 
* La [[Supera Kortumo de la Murcia Regiono]] estas la kortego en kiu kulminas la juĝaj organizoj en la teritoria medio de la Aŭtonoma Komunumo. Ĝi havas sian sidejon en Murcio.