Murcia Regiono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 198:
=== Maroj ===
La plej granda natura lago de Hispanio troviĝas en la regiono: la sala lageto Mar Menor (Malgranda Maro). Ĝi estas salakva laguno, apud la [[Mediteraneo|Mediteranea Maro]]. Ĝiaj specialaj ekologiaj kaj naturaj karakterizaĵoj igas la Malgrandan Maron unika natura loko kaj la plej granda salakva lago en Eŭropo. Kun duonronda formo, ĝi estas apartigita de la Mediteranea Maro per sablotubo 22 km longa kaj inter 100 kaj 1200 m larĝa, konata kiel La Manga del Mar Menor. La laguno estis nomumita de [[Unuiĝintaj Nacioj]] kiel Speciale Protektita Zono de Graveco por Mediteraneo. Ĝia marborda perimetro enhavas 73 km da marbordo, en kiu strandoj sekvas unu la alian kun klara malprofunda akvo (la maksimuma profundo ne superas 7 m). La lago havas areon de 170 kvadrataj kilometroj.
 
== Institucioj registaraj ==
[[Dosiero:AsambleaMurciana.jpg|eta|Regiona Asembleo, Kartaĥeno.]]
Laŭ la Statuto de Aŭtonomeco, la instituciaj korpoj de la Murcia Regiono estas la Regiona Asembleo, la Prezidanto kaj la Registara Konsilio.
 
* La [[Regiona Asembleo de Murcio]] estas la aŭtonoma parlamento kaj reprezentas la popolon de Murcio. Ĝi tenas la leĝdonan povon, aprobas la buĝetojn, antaŭenigas, gvidas kaj kontrolas la agadon de la regionaj plenumaj korpoj. Ĝi konsistas el 45 deputitoj elektitaj por periodo de kvar jaroj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado en la kvin voĉdonaj distriktoj, en kiuj la komunumo estas dividita. Ĝi havas sian sidejon en la urbo [[Kartaĥeno (Hispanio)|Kartaĥeno]].
 
* La Prezidanto de la Aŭtonoma Komunumo estas elektita de la Regiona Asembleo de Murcio el inter ĝiaj membroj. Inter liaj/ŝiaj funkcioj troviĝas la supera reprezentado de la Murcia Regiono kaj la ordinara de la ŝtato en ĝia teritorio, la prezidanteco de la Registara Konsilio, kaj la direkto kaj kunordigo de la aŭtonoma plenuma povo. Li aŭ ŝi havas sian sidejon en la palaco San Esteban en la urbo Murcio.
 
* La Registara Konsilio estas la korpo kiu gvidas la regionan politikon. Ĝi estas respondeca por administra funkcio, registaro kaj administrado de la Aŭtonoma Komunumo kaj la ekzerco de reguliga potenco. Ĝi konsistas el la Prezidanto, Vicprezidanto, kie aplikebla, kaj la direktoroj, la prezidento nomumas kaj adiaŭas libere. Ĝi ankaŭ ĉefsidejas en palaco San Esteban en la urbo Murcio.
 
* La [[Supera Kortumo de la Murcia Regiono]] estas la kortego en kiu kulminas la juĝaj organizoj en la teritoria medio de la Aŭtonoma Komunumo. Ĝi havas sian sidejon en Murcio.
 
== Teritoria organizado ==