Bizanca kuirarto: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Por la bizancanoj la konsumado de manĝaĵoj estis rilatita al socia klaso. La imperia palaco estis metropolo de spicoj kaj ekzotikaj receptoj; la gastoj estis distrigitaj per fruktoj, kukoj kun mielo kaj dolĉaĵoj. La ordinara popolo estis pli konservema. La ĉefa dieto konsistis el [[pano]], [[Legomo|legomoj]], [[Guŝo|guŝoj]] kaj cerealoj preparitaj laŭ diversaj formoj kaj la salato estis tre populara. Kun mirego de la florencanoj, dum lia vizito en 1439, la imperiestro [[Johano la 8-a]] petis, ke li servu pli da manĝaĵoj. La bizancanoj produktis malsamajn fromaĝojn. Ili ankaŭ ŝatis konsumi marfruktojn kaj freŝan fiŝon. Ekde tiam ili kuiris la famajn omletojn, konitajn kiel ''sphoungata'' ("spongeca"), priskribitaj de [[Teodoro Prodromo]].
 
Ĉiu hejmo ankaŭ konservis provizon de kortobirdoj. Aliflanke, la bizancaj elitoj ankaŭ inkludis aliajn specojn de viando, kiujn ili akiris el ĉasado, kiu estis unu el la favorataj kaj distingitaj okupoj de maskloj. Ili ĉasis per [[hundojhundo]]j kaj [[akcipitroj]], kvankam foje ili uzis kaptilojn, retojn kaj gluajn substancojn. Pli grandaj bestoj estis pli multekostaj kaj maloftaj manĝaĵoj. Civitanoj buĉis porkojn komence de vintro kaj provizis iliajn familiojn per [[Kolbaso|kolbasoj]], salita porkaĵo kaj lardo dum la tuta jaro. Nur la bizancanoj de la alta kaj alta meza klaso povis pagi la ŝafidaĵojn. Ili malofte manĝis bovaĵon ĉar ili uzis bovojn por la kultivado de la kampo. La civitanoj el meza kaj malalta klaso en urboj kiel [[Konstantinopolo]] kaj [[Tesaloniko]] konsumis la pladojn. La plej ofta maniero kuiri manĝaĵon estis boli ilin.
 
{{projektoj}}
211 485

redaktoj