Reinhardsbrunn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
== Historio==
Kiam en 1083 la palatina grafo Frederiko la 2-a forlasis sian kortegon Zscheiplitz proksime de [[Freyburg (Unstrut)]], la kavaliroj Dietrich kaj Ulrich von Teutleben kiel ankaŭ Reinhard von Reinstedt atakis kaj murdis lin. Mallonge post tiu fiago la grafo [[Ludoviko la Saltanto]], la konstruiginto de [[Wartburg (burgo)|Wartburg]], edzinigis la junan vidvinon Adelheid. La popolo kaŝe supozis ke Ludoviko mem estus estinta la komisiinto de la krimo. Monaĥoj prenis tiajn onidirojn kaj skribis, ke la la geedziĝo estis malheligita per pento kaj timo pri la spirituala saneco. Tial Ludoviko fondus en 1085 la [[benediktanoj|benediktanan]] monaĥejon kun frokuloj el [[monaĥejo Hirsau]] - restis hodiaŭ nur la fiŝlagetoj kaj kelkaj mureroj de ĝi - kaj donacus en [[Sangerhausen]] la Kirkon Sankta Ulriko. Por protekto de la klostro konstruitis [[Kastelo Schauenburg]] en Friedrichroda.
 
Ludoviko la Saltanto nombriĝis inter a plej elstaraj personuloj de feŭdisma [[Turingio]]. Li akurate sciis kiel realigi siajn proprajn interesojn, kio videblas ankaŭ ĉe la konstruitaj burgoj. Post la finkonstruigo de Wartburg estiĝis supre de [[Freyburg (Unstrut)|Freyburg]] [[Kastelo Neuenburg]] sur grundo de la edzino. Lia plej maljuna filo iĝis landgrafo turingia, Ludoviko la 1-a.