Madrida Geja Fiero: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
La '''Fiera Festivalo de Madrido''', populare konataj kiel la ''GLAT-fiero de Madrido'' kaj ĝia akronimo '''MADO''', estas la festoj kaj paradoj de la kvartalo [[Chueca]], en la centro de [[Madrido]] dum la semajnfino post la 28-a de junio, okaze de la Internacia Tago de [[GLAT|GLAT-Fiero]].
 
La festado komenciĝas merkrede posttagmeze kun la populara proklamo en la [[Placo de Chueca]], farita de famaj elstaruloj kaj finiĝas dimanĉe post la manifestacio kaj defilado de protestaj grupoj sabate.
 
La Fiero de Madrido el malgranda koncentriĝo de homoj fine de la 1980-aj jaroj iĝis la, konsiderata, plej granda geja festo en [[Eŭropo]] kaj unu el la plej gravaj en la mondo, nur superita de la fiero de la urbo [[San-Francisko]] ([[Kalifornio]]) , altirante pli ol unu milionon kaj duono da partoprenantoj, 300.000 eksterlandaj turistoj, kaj lasante en la ĉefurbo pli ol 150 milionojn da eŭroj en 2015, establante sin kiel unu el la plej gravaj kaj homamasaj festivaloj en Hispanio.
228 789

redaktoj