Voksigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
korektado de ruĝa ligilo + ampleksigo + referencoj
Linio 1:
'''Voksigno''' en [[radio]]- [[komunikado]] estas individua signo por sendanta stacio. Voksigno estas kombinoj de literoj kaj numeroj eldonitaj de naciaj telekomunikaj aŭtoritatoj. Ili estas uzataj por identigi diversajn radiostaciojn, por [[amatora radio]], por [[televido]], publika radio, [[ŝipo]]j, [[aviadilo]]j, armeaj stacioj.
 
==Internaciaj voksignoj==
 
Voksignoj estas eldonitaj de naciaj telekomunikaj aŭtoritatoj. Ili estas uzataj por diversaj radiostacioj, por amatora radio, por televido, publika radio, ŝipoj, aviadiloj, armeaj stacioj.
 
Ĉiu lando havas serion de alfabetaj aŭ numeralaj prefiksoj (= komencaj literoj) kun kiuj la voksignoj devas komenci. La prefiksoj estas fiksitaj de la ITU [[Internacia Telekomunika Unio]].
 
Linio 18 ⟶ 15:
* [[Rusio]] uzas ''R'', ''UA''–''UI''.
* [[Usono]] uzas ''W'', ''K'', ''N'', ''AA''–''AL''.
* [[Ĉinio]] uzas B.
Kompleta listo de prefiksoj troviĝas en la artikolo [[Listo de ITU prefiksoj]].
 
Jen kelkaj voksignoj de radioamatoraj stacioj aktivaj en Esperanto:
Linio 32 ⟶ 29:
 
Ekzemplo de voksigno de germana privata aviadilo: DEGAT
 
==Modifoj en voksignoj==
Eventuale kaj pro konkretaj celoj oni povas modifi voksignojn per aldonoj kiel:
* '''/P''' por porteblaj stacioj
* '''/M''' por moveblaj stacioj (ekzemple sur aŭto)
* '''/MM''' por mare-mobilaj stacioj
* '''/AM''' por aviadile-mobilaj stacioj
* '''/QRP''' laŭ la [[Q-kodo]] estas stacio, kiu elsendas per malalta povumo (proksimume 5 [[Vato (mezurunuo)|vatoj]])
* '''/#''' numero aldonita je la fino por identigi porteblan stacion en iu provinco/regiono.
 
Kiam ekzistas kunvenoj inter landoj tiam [[radioamatoro]]j el iu lando povas elsendi el alia dum mallonga restadtempo per antaŭaldono de prefikso de la vizitita lando la signo '''/''' ([[Oblikvo]]) kaj poste la voksigno:
* ekzemplo: '''EA/G0ABC/P''' estas brita radioamatoro, kiu elsendas per portebla stacio el Hispanio.
Kvankam tiu regulo estas universala ekzistas kelkaj ekceptoj, ekzemple en Argentinio ili uzas literojn post la voksigno por identigi provincojn.<ref>[http://www.lu4aa.org/ oficiala retpaĝo de la argentiniaj radioamatoroj]</ref><ref>[http://www.mapability.com/ei8ic/maps/prefix/sa.php Mapo el Sud-Ameriko] kun ĉiuj provincaj voksignoj el Argentinio</ref>
* Ekzemple: '''LU7EE''' estas voksigno de radioamatoro el Bonaero. '''LU7EE/P''' signifas ke li provizore elsendas el la provinco [[San Juan]], '''LU7EE/M''' elsendas el [[Mendoza]] ktp.
 
== Specialaj voksignoj ==
La specialaj voksignoj estas transdonita al grupoj, kluboj aŭ persono dum limigita tempo por festi eventojn, konkursojn aŭ datojn. Ekzemple en Kubo oni izas la prefikson '''T4''' kaj ne la kutimaj '''CO'''. La literoj kaj numeroj kiuj sekvas estas elektitaj laŭ la jenaj kriterioj: mallongaj, por rapidigi kaj faciligi la kontaktojn (tre utilaj por konkursoj) aŭ longaj kiuj ofte rilatas al la evento. Ekzemple '''T40KEA''' (speciala stacio por festi la '''40'''an datrevenon de [[Kuba Esperanto-Asocio|'''KEA''' Kuba Esperanto-Asocio]]).<ref>[https://www.qrz.com/db/T40KEA Informoj pri T40KEA] en la datumbazo [[QRZ.com]]</ref>
 
==Datumbazoj==
Ekzistas pluraj interetaj datumbazoj, kiuj kolektas kaj donas precisajn informojn pri radioamatoraj stacioj kiel ekzemple, QRZ.COM,<ref>https://www.qrz.com/</ref> QRZCQ.com,<ref>https://www.qrzcq.com/</ref> HamQTH.com,<ref>https://www.hamqth.com</ref> IK3QAR,<ref>http://www.ik3qar.it/manager/</ref> HamCall.net,<ref>http://hamcall.net/call</ref> F6CYV,<ref>[http://f6cyv.free.fr/f6cyvqsl.php QSL informoj de F6CYV]</ref> OZ7C<ref>[http://www.ddxg.dk/oz7c/ QSL serĉilo]</ref> kaj QSLInfo.<ref>http://www.qslinfo.de/</ref>
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==