Parizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 398:
Sur la [[insulo Cité]] troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo, [[Gotiko|gotikstila]], estis konstruita ĉefe inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[13-a jarcento]]j, sed oni ĝin renovigis en la [[19-a jarcento]]. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ de [[Francio]]: ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palaco [[Conciergerie]] restis reĝa loĝejo ĝis [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]], dum la dua duono de la [[14-a jarcento]]: parto de la konstruaĵo poste fariĝis [[malliberejo]], kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. La [[Sankta Kapelo]], apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. La [[ponto Neuf]], ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo: ĝi datiĝas de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]].
 
Ekzistas ankaŭ rimarkindaj [[Klasikismo|klasikstilaj]] monumentoj en Parizo: la kapelo de la [[Sorbonne|universitato Sorbonne]], centre de la [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina Kvartalo]], estis konstruita komence de la [[17-a jarcento]]. La [[Luvro]], malnovtempe reĝa loĝejo kaj hodiaŭ [[muzeo]], estis plibeligita en la [[17-a jarcento]] kaj sekve plurfoje renovigita. La hotelo de la Invalidoj, kun sia fama origita kupolo, estis starigita de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], kiu deziris doni kadukulejon al siaj vunditaj militistoj: ĝi nun entenas la tombon de [[Napoleono]]. La [[Panteono de Parizo|Panteono]], kies konstruado datiĝas de la fino de la [[18-a jarcento]], fariĝis dum la revolucio civilan templon, kie oni grupigis la postrestaĵojn de la plej eminentaj francoj. La [[La Madeleine (Parizo)|preĝejo La Madeleine]] okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento.
 
[[Dosiero:Aftnn Le Basilique du Sacre Coeur 3.jpg|eta|dekstra|200px|[[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|Baziliko de la Sankta Koro]]]]