Romia Imperio: Malsamoj inter versioj

2 525 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
== Socio ==
== Kulturo ==
{{Ĉefartikolo|Romia kulturo}}
[[File:Pompeii family feast painting Naples.jpg|thumb|upright=1.5|Murpentraĵo (1a jarcento) el urbo Pompejo priskribanta plurgeneracian bankedon.]]
La '''kulturo de antikva Romo''' ekzistis laŭlonge de preskaŭ 1200-jara historio de [[civilizo]] de [[Antikva Romo]]. La termino aludas al la kulturo de la [[Roma Respubliko]], poste de la [[Romia Imperio]], kiu siapinte kovris areon el [[Malsupra Skotlando]] kaj [[Maroko]] ĝis la rivero [[Eŭfrato]].
 
La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urbo [[Romo]], nome je ties famaj [[Sep montetoj de Romo|sep montetoj]], kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe la [[Koloseo]], la [[Trajana Forumo]], kaj la [[Panteono (Romo)|Panteono]]. La urbo havis ankaŭ kelkajn [[Romia teatro|teatrojn]], [[Gymnasion|gimnastikejojn]], kaj multajn [[taverno]]jn, [[Termoj|termojn]], kaj [[bordelo]]jn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝeja [[arkitekturo]] gamis el tre malriĉaj domoj al [[vilao|kamparaj vilaoj]], kaj en la [[ĉefurbo]] Romo, estis imperiaj rezidejoj en la eleganta [[Palatina Monteto]], el kiu derivas la vorto ''palaco''. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amasigita en ''insulae'' (apartamentaj blokoj).
 
La urbo Romo estis la plej granda [[megalopolo]] tiutempa, kun loĝantaro kiu povis superi unu milionon da personoj, kun maksimuma ĉirkaŭkalkulo de 3.6 milionoj kaj minimuma ĉirkaŭkalkulo de 450,000. Grava proporcio de la loĝantaro sub la ĉefurba jurisdikcio loĝis en sennombraj urbocentroj, kun loĝantaro de almenaŭ 10,000 kaj kelkaj militistaj setlejoj, nome tre alta proporcio de [[urbanizado]] en antaŭ-industriaj niveloj. La plej urbanizita parto de la imperio estis [[Italio]], kiu havis ĉirkaŭkalkulitan proporcion de urbanizado de 32%, nome sama proporcio de urbanizado de Anglio en 1800. Plej Romiaj urboj havis [[Roma Forumo|forumojn]], [[Romia templo|templojn]] kaj la saman tipon de konstruaĵoj, je pli malgranda skalo, kiuj troviĝis en Romo. La granda urba loĝantaro postulis senfinan disponon el manĝon kio okazigis kompleksan [[Logistiko|logistikan]] taskon, inklude akiron, transportadon, stokadon kaj distribuadon de manĝaĵoj por Romo kaj por aliaj urbaj centroj. Italiaj farmoj liveris vegetalojn kaj fruktojn, sed fiŝaĵoj kaj [[viando]] estis luksaĵoj. [[Romia akvedukto|Akveduktoj]] estis konstruitaj por alporti akvon al urbaj centroj kaj [[vino]] kaj [[oleo]] estis importitaj el [[Hispania]], [[Gaŭlio]] kaj [[Africa]].
 
== Bildaro ==
204 591

redaktoj