Venceslaa Placo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kelkaj redaktetoj
Linio 1:
[[Dosiero:Prague venceslas.JPG|300px|eta|Venceslaa Placo]]
'''Venceslaa Placo''' (ĉeĥe: {{Aŭdio|Cs-Vaclavske_namesti_Vaclavak.ogg|''Václavské náměstí''}}), kies amplekson difinis [[Karolo la 4-a]] mem, estas la plej granda placo de [[Prago]] kaj ekde sia fondiĝo ĝi estas centro de la komerca vivo.
 
Ĝi ludis gravan rolon en la historio de Prago; ekz. en [[1848]] oni celebris tie tri naciajn [[Pentekosto|Pentekostajn]] mesojn, kiuj iniciatis la ekflagron de revolucio. Ankaŭ en la [[20-a jarcento]] la placo estis scenejo de gravaj politikaj manifestaĵoj. La domoj de la placo devenas el la lasta kvarono de la [[19-a jarcento|19-a]] kaj el la [[20-a jarcento|20-a]] jarcentoj. Supre fermas la placon monumenta novrenesanca konstruaĵo, la [[Nacia muzeo (Prago)|Nacia muzeo]], kiun oni konstruis laŭ la planoj de arkitekto ''Josef Schulz'' en la jaroj [[1885]]-[[1890]].
 
[[Dosiero:Prag Wenzelsplatz Wenzelsdenkmal Nationalmuseum bei Nacht.jpg|eta|250px|Monumento de [[Sankta Venceslao]], malantaŭ ĝi [[Nacia muzeo (Prago)|Nacia muzeo]]]]
Sub la Muzeo, iomete pli proksime al centro de la placo, staras Monumento de [[Sankta Venceslao]], eminenta verko de la skulptisto [[Josef Václav Myslbek]] el la jaroj [[1912]]-[[1913]], formanta optikan kulminon de la tuta placo.
 
La supera duono de la Venceslaa placo havas ankaŭ tri novajn konstruaĵojn, kiuj reprezentas la nuntempan ĉeĥan arkitekturon, ili estas nome: la ''"Domo de nutraĵoj"'' (Dům potravin), la moderna ''hotelo "Jalta"'', kaj la ''"Domo de la modo"'' (Dům módy). Menciinda estas plue ''la novrenesanca domo'' de arkitekto A. Wiehl sur angulo de strato Vodičkova, kun fasado ornamita per pentraĵoj de L. Novák laŭ proponoj de [[Mikoláš Aleš]] kaj de arkitekto J. Fanta.
[[Dosiero:Wenceslas Square.jpg|left|thumb|300px|Venceslaa Placo dum vespero - supre kun [[Nacia muzeo (Prago)|Nacia muzeo]]]]
 
{{Commons|Category:Wenceslas Square}}