Ludovikidoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Ankoraŭ antaŭ 1122 la teritorio pligrandiĝis sub la filoj Ludwig/Ludoviko kaj Heinrich/Henriko en la medioj de [[Marburg]] kaj [[Kaselo]], aparte post la nupto de la turingia grafo [[Ludoviko la 1-a (Turingio)|Ludoviko la 1-a]] kun [[Hedwig von Gudensberg]], la heredanta filino de la hesia govia grafo [[Giso la 4-a]]; tiel post la morto de [[Giso la 5-a]] en 1137 la ampleksa heredotaĵo de la [[Gisonoj]] kaj de la Werner-grafoj en Norda Hesio ludovikidiĝis. La unuiĝo de Turingio kun multaj partoj de Hesio finiĝis nur per la Turingia-hesia milito pri heredo (1247–1264). La hesiaj havaĵoj de la Ludovikidoj administratis ĝis 1247 tre ofte fare de la pli juna frato de la landgrafo, kiuj rezidis kiel grafoj de Maden/Gudensberg aŭ de Hesio en [[Gudensberg]] kaj Marburg; inter ili menciindis [[Henriko Raspe la 1-a]], [[Henriko Raspe la 2-a]], [[Henriko Raspe la 3-a]] kaj [[Konrado de Turingio|Konrado Raspe]].
 
Ludoviko plialtrangiĝis en 1131 fare de reĝo [[Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Lotaro la 3-a]] (de Supplinburg) je [[landgrafo]] ''Ludoviko la 1-a''. Sekve Turingio rajtis forlasi la [[duklando Saksio|Duklandon Saksio]] estiĝinte [[imperia senpereco|rekte subimperiestra]] regadujo. La statuso de la Ludovikidoj en Turingio similis al dukoj. Ĉirkaŭ la mezo de la 12-a jarcento starigitis la landgrafa ĉefmonfarejo en [[Eisenach]] kaj malmulte pli malfrue faritis en Gotao dua monfarejo.<ref>Wolfgang Streguweit: ''Geschichte der Münzstätte Gotha vom 12.&nbsp;bis zum 19.&nbsp;Jahrhundert'', Weimar 1987, p. 24</ref> Sub [[Ludoviko la 2-a (Turingio)]] kaj [[Ludoviko la 3-a (Turingio)]] iĝis nova plietendiĝo teritoria de la landgrafujo, dume [[Hermano la 1-a (Turingio)]] pli okupiĝis pri plifortigo familia sur politika kampo ekz. per lukraj kaj inteligentaj nuptoj. Sed antaŭe Hermano devis ankoraŭ batali kontraŭ la volo de imperiestro [[Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Henriko la 6-a]] enpoŝigi Turingian kiel malmemstaran feŭdon post la morto de la hermana frato Ludoviko la 3-a.
 
La filo de Hermano, [[Ludoviko la 4-a (Turingio)]], edzo de la posta sanktulino [[Elizabeto de Hungario]], esperis ekregi en la [[Margraflando Meißen]] danke al kuratoreco por la ankoraŭ ne plenkreskula nevo [[Henriko la 3-a (Meißen)]]. Al li ja promesitis en 1226 estonta kuratorfunkcio, bedaŭrinde li jam mortis unu jaron poste.