Horch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q29296)
→‎Firmaa historio: August Horch ekzistu
Linio 3:
 
== Firmaa historio ==
La firmaa fondinto ''[[August Horch'']] (naskiĝis la [[12-an de oktobro]] [[1868]] en [[Winningen]]; mortis la [[3-an de februaro]] [[1951]] en [[Münchberg]]) post siaj lernejaj jaroj lernis la metion de forĝado inter la jaroj 1888 kaj 1890 en la aŭtomobilkonstrua firmao de [[Karl Benz]] en [[Mannheim]]. Poste sekvis inĝeniera eduko en la Teknika Altlernejo de [[Mittweida]] en [[Saksio]]. En 1899 August Horch kun la komercisto ''Salli (Salomon) Herz'' fondis la firmaon ''A. Horch & Cie.'' en [[Kolonjo]]-Ehrenfeld. Unue li en garaĝa riparejo fiksis difektiĝintajn aŭtomobilojn de la firmao Benz. Jan en [[1901]] tamen ekvendiĝis la unua aŭtomobilo sendepende evoluigita de August Horch. La ekspansio de la firmao en la riparejo tamen estis tre limigita.
 
Per financa subteno de ''Moritz Bauer'' el [[Plauen]] la firmao en 1902 translokiĝis el Kolonjo al la saksia urbo mit [[Reichenbach im Vogtland]]. Tie tamen la lokaj entreprenistoj kontraŭis la novan fabrikejon. Tial la firmao kun novaj investaj subtenantoj plu translokiĝis al la urbo [[Zwickau]]. La 10-an de majo [[1904]] registriĝis ekfunkcio de la entrepreno "August Horch & Cie. Motorwagenwerke AG".