Dalibor Brozović: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"]]
 
'''Dalibor BROZOVIĆ'''. Kroato. Naskiĝis la [[28-an de julio]] [[1927]] en [[Sarajevo]] ([[Bosnio kaj Hercegovino]]). Post la lingvostudoj ĉe la [[Universitato de [[Zagrebo]] (kroata lingvo kaj jugoslaviaj literaturoj, italaj lingvo kaj literaturo) doktoriĝis pri filologia scienco en [[Zagrebo]] (1957) kun pridialektologia temo. Lektoris ĉe Filozofia fakultato en [[Ljubljana]] (Slovenio, 1953-1956), estis universitata profesoro ĉe Filozofia fakultato en Zadar (Kroatio, 1956-1990). Kiel lingvisto li okupiĝis pri genetika lingvistiko, kroata kaj slava fonologioj, precipe akcentologio, interlingvistiko, lingvistika tipologio, teorio de normlingvoj k.s. Ekde 1975 membro kaj ekde 1986 regula membro de Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj (ĝis 1991 ĝi nomiĝis Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj), ekde 1986 membro de Makedonia Akademio de Sciencoj kaj Artoj, ekde 1989 membro de Academia Europaea, Londono. Membro de la redakcioj de Ĝeneralslava lingvistika atlaso (Moskvo, ekde 1964) kaj Eŭropa lingvistika atlaso (Florenco-Moskvo, ekde 1983). Gastprofesoro ĉe University of Michigan, Ann Arbor en 1969 kaj Universitato Regensburg (Bavario) en 1971. Vicprezidanto de la partio Kroata Demokrata Unuiĝo (kroatlingve: Hrvatska demokratska zajednica - HDZ) ekde ties fondiĝo en 1989. Vicprezidanto de Respubliko Kroatio en 1990. Direktoro de Leksikografia Instituto "Miroslav Krleža" en Zagrebo ĝis 1991. Esperantistiĝis en 1946, verkis porokazan Esperantan poezion, tradukis poezion el la kroata kaj makedona lingvoj en Esperanton. Membro de Honora patrona komitato de UEA. Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo ekde 1992. Prezidanto de LKK de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto (Zagrebo, 2001).
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1927|B]]