Hans Frank: Malsamoj inter versioj

62 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
{{informkesto homo}}
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 146-1989-011-13, Hans Frank.jpg|eta|Hans Frank, 1939]]
'''Hans Michael Frank''' (naskiĝis la [[23-an de majo]] [[1900]] en [[Karlsruhe]], mortis la [[16-an de oktobro]] [[1946]] en [[Nurenbergo]]) estis [[nazia]] [[germana]] politikisto. Li aliĝis al la Deutsche Arbeiterpartei (DAP) [Germana Laboristo-Partio], antaŭaĵo de [[Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei|NSDAP]], jam en 1919, funkciis kiel [[advokato]] de [[Adolf Hitler]] kaj estis ĉefa [[juristo]] en la [[nazia Germanujo|„Tria Regno“]]. Post 1933 li organizis la „''Gleichschaltung''“ (naziigon) de la [[justico]] en [[Bavario]] kaj poste en tuta Germanujo. Li estis parlamentano dum la [[Vajmara Respubliko]] kaj regna [[ministro]] senfaka. Dum la [[Dua Mondmilito]] li estis [[guberniestro ĝenerala]], kaj samtempuloj nomis lin „buĉanto de [[Pollando]]“ aŭ „judobuĉinto de [[Krakovo]]“<ref>[[Bavara Radio]]: [http://www.br-online.de/wissen-bildung/collegeradio/medien/geschichte/prozess/hintergrund/ Fonaj informoj pri la [[Nurenberga Proceso]] 1945/46.</ref>. Lia [[subministro]] Josef Bühler nomis lin en [[Nurenbergo]] „reĝo de Polujo“.<ref>Der Prozess gegen die Hauptkriegsverbrecher vor dem Internationalen Militärgerichtshof, 23. April 1946, Bd. 12, S.95</ref>