Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo''' ('''EKRELO''') fondiĝis en [[1930]] kiel memstara internacia Esperanto-eldonejo kaj estas proksime ligita kun [[Sovetrespublikara Esperantista Unio]] (SEU). La sidejo ĝis [[1933]] estis en Lepsiko ([[Leipzig]]) sub gvido de Walter Kampfrad: En aprilo de 1933 [[nazioj|naziaj]] policistoj invadis la sidejon de [[Germana Laborista Esperanto-Asocio]] en Berlino, kiu ankaŭ servis kiel centro de [[Internacio de Proleta Esperantistaro]] (IPE), disbatante la asocion, kaj ankaŭ en Lepsiko konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO, arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad kaj multajn aliajn aktivulojn de la proleta movado.<ref>''[[LaUlrich danĝeraLins|Lins, lingvoUlrich]], : [[UlrichLa LinsDanĝera Lingvo]]'', p. 101</ref> Post tio la eldonejo en [[Amsterdamo]] estis reaktivigata kaj administrita de F. Wisser, kaj fine translokiĝis al [[Moskvo]]. Ekrelo aldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri [[socialismo|socialisma konstruado]] en [[USSR]] kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado, Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingis 60 kaj la vendovaloro de 51&nbsp;000 svisaj frankoj. En [[1934]], Ekrelo entreprenis grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de [[Lenin]] en Esperanta traduko kaj 16 volumoj. La Kooperativo malaperis en [[1936]], malmultajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la [[Granda Purigo]] aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de [[Josif Stalin]] en [[1937]].
 
== Eldonaĵoj de '''EKRELO''' ==