Raŭmismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Eksteraj ligiloj: Riparis nefunkciantajn ligilojn.
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Raŭmismo''' estas ideologio fontinta el la [[Manifesto de Raŭmo]] ([[1980]]); tiu manifesto kritikis la celojn de la tradicia [[Esperanto-movado]] kaj difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". La kritiko de la "praceloj" en la Manifesto asertas i. a., ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj" kaj ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj".
 
Laŭ priskribo sur retpaĝo de la [[Esperanta Civito]] la raŭmismo "aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"<ref> [http://www.esperantio.net/index.php?id=8 Raŭmismo]</ref>. Kontraste al '[[Fina Venko|finvenkistoj]]' la 'raŭmistoj' ne nur dubas ke la 'finvenkisma revo' realiĝos sed vidas en Esperanto ne nur simplan komunikilon, sed perilon por arto kaj kulturo, samkiel identigilon<ref>Noto : tiu de la grupa identeco kies ligo estas la fido je la valoroj de egaleco alportitaj de la internacia lingvo Esperanto.</ref> de nova [[Transnaciismo|transnacia]] komunumo<ref>(germana) ''[http://destobesser.com/article/civitas-esperantica Civitas Esperantica]'', destobesser.com, la 16-an de oktobro 2016, alirite la 24-an de septembro 2018.</ref>, sentata kiel diaspora lingva malplimulto al kiu iu aliĝas laŭ tute libera elekto<ref>Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "EspeantoEsperanto 125", p. 3, [[Heroldo de Esperanto]], nro 7 (2286), julio 2018.</ref>.
 
[[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel ''raŭmisma finvenkismo''<ref>Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "EspeantoEsperanto 125", p. 4, [[Heroldo de Esperanto]], nro 7 (2286), julio 2018.</ref>.
 
== Historio ==
Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "[[Literatura Foiro]]", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la [[Civito de Esperantio|Esperanta Civito]] en aŭgusto [[1998]], kvankam unu kunverkinto de la Manifesto ([[Jouko Lindstedt]], eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de [[LF-koop]], la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud [[Varsovio]] [[1984]], la [[Konkludoj de Segedo]] [[1988]].
 
== Kritiko ==
Linio 12:
 
== Vidu ankaŭ ==
 
Pri la strategio de la [[Esperanto-movado]]:
 
Linio 20 ⟶ 19:
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.esperantio.net/index.php?id=10 Manifesto de Raŭmo]
* [http://malnova.dejo.dk/agadejo/tradukejo/raumisma-diskuto-en-junio-2000-en-la-bja-listo/ Diskuto dum junio 2000 en Bja-listo]
* [http://satesperanto.org/spip.php?article1712 Raŭmismo kaj postmodernismo], artikolo de [[Djémil Kessous]]
* [http://www.esperantio.net Esperanta Civito]
 
== Referencoj ==