Kampa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
Linio 4:
La plej malnovan informon pri ĝi oni trovas jam en la dua duono de la 12-a jarcento. Pli frue estis tie nur ĝardenoj, nur en la dua parto de la 16-a jarcento oni konstruis la domojn. Sur Kampa staras la iamaj muelejoj "Sovovy mlýny" (''Sova-muelejoj''), domo, pri kiu oni trovas menciojn jam en la 14-a jarcento. La novgotika alikonstruo devenas de la jaro 1883. El tiu ĉi parto de la insulo oni povas atingi la estintajn privatajn ĝardenojn: la iaman '''Michna-ĝardenon'''' (''zahrada Michnovská''), kiu estis fondita en la dua duono de la 17-a jarcento kaj apartenis al la iama somerkastelo de la familio Michna (hodiaŭ la Tyrš-domo - Tyršův dům). Pluen laŭ la fluo, ĝuste sur la bordo troviĝas la ''''Odkolek-ĝardeno'''' (''zahrada Odkolkovská''); ĝin posedis en la dua duono de la 19-a jarcento muelisto Odkolek, la iama posedanto de la Sova-muelejoj. Je ĝia fino staras la estinta ''''Liechtenstein-palaco'''', el la jaro 1696, origine palaceto en frubaroka stilo kun sesflanka plano, leviĝanta strikte apud la akvospegulo; en 1864 alikonstruita. En malgranda baroka ''''ĝardendomo'''' kontraŭflanke loĝis fine de la 18-a jarcento la fama scienculo Dobrovský, granda nacia reviviganto, lingvisto. Antaŭ la domo staras ''''Dobrovský-monumento'''' de T. Seidan, el la fino de l' 19-a jarcento.
{{commons|Kampa}}
{{Unua}}
 
[[Kategorio:Geografio de Prago]]