Pere Calders: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
'''Pere CALDERS''' (naskiĝis [[1912]], mortis [[1994]]) estis [[Katalunio|kataluna]] verkisto.
Naskiĝinte en [[Barcelona]], li studis pentrarton kaj desegnarton kaj laboris en reklamagentejo kaj kiel ĵurnalisto en la gazetoj ''El diario mercantil'', ''Avui'' kaj ''L'esquella de la torratxa''. En [[1936]] li publikigis la romanon ''La glòria del doctor
En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj neniam li adaptiĝis al meksika vivmaniero, ĉar li ĉiam deziris reveni en Katalunion. En la amerika lando li laboris por la eldonejo ''Uteha'', kaj ankaŭ kunlaboris por revuoj faritaj de katalunoj rifuĝintaj en Meksikon. Li daŭre verkis romanojn kaj novelojn, kaj aperigis siajn fikciaĵojn en Barcelono. En [[1955]] aperas la novelaro ''Cròniques de la veritat oculta'', en [[1957]] ''Gent de l'alta vall'', kaj en [[1959]] ''Demà a les tres de la matinada''.
Linio 10:
La meksika eldonejo kie li laboris, aĉetis la barcelonan firmaon ''Montaner i Simon'', kio faciligis lian revenon en Katalunion. Denove en Barcelono li verkis por katalunlingvaj revuoj ''Tele-Estel'', ''Canigó'', ''Serra d'or'' kaj ''El temps''. En [[1964]] li publikigis la premiitan romanon ''L'ombra de l'atzavara'', kaj en [[1966]] la romanon ''Ronda naval sota la boira'' (kiu, laŭ kelkaj kritikistoj, estis lia plej bona verko, kaj tre estimata de la aŭtoro mem), kaj la novelon ''Aquí descansa Nevares'' (1967). En [[1978]] Calders publikigis novan kolekton da rakontoj en ''Invasió subtil i altres contes''. Aliaj libroj de Pere Calders estas ''Tot s'aprofita'', ''De teves a meves'', ''L'honor a la deriva'' kaj ''El barret fort''.
En literaturo de Calders abundas [[fantasto]], absurdo kaj eksterordinaraj fenomenoj; la rolantoj vivas en mondo kie oni povas certi pri nenio. La pesimismo estas miksita kun humuro kaj simpatiaj karakterizaĵoj de la rolantaj homoj. La aŭtoro sin esprimas tre inĝenie kaj amuze per nuancriĉa kataluna lingvo, kio altgrade konsistigas lian partikularan stilon.
|