Felix Salten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Li baldaŭ regule publikigis po unu libron por jaro plena de ludoj, noveloj, romanoj, vojaĝpriskriboj, kaj eseokolektoj. Li ankaŭ skribis por preskaŭ ĉiuj plej gravaj gazetoj de Vieno. En 1906 Salten iris al [[Berlino]] ĉe Ullstein-eldonejon kun la tasko ĉefredaktistadi ĉe "B.Z. am Mittag" kaj "Berliner Morgenpost"; sed jam kelkajn monatojn pli poste li revenis Vienon. Li ankaŭ skribis al filmoj scenarojn kaj libretojn por operetoj. En 1927 li iĝis prezidanto de la [[PEN-klubo internacia|Aŭstria PEN-klubo]] kiel posteulo de [[Arthur Schnitzler]].
 
Lia plej fama laboro estas ''Bambi'' (1923). Ĝi estis tradukita en la anglan en 1928 kaj furoris kiel "libro de la monato". En 1933, la filmrajtoj venis al la amerika reĝisoro [[Sidney Franklin]] kontraŭ pago de nur 1000 dolaroj kiu poste transdonis la rajtojn al la studioj de [[Walt Disney]]. Tie kreitis la famekonata kaj tiutempe teknike revolucia [[animacio|animacia filmo]] ''[[Bambi]]'' en 1942. Estante judo Salten travivis la malpermeson de siaj libroj en [[Nazia Germanio]] en 1936.
 
Salten geedziĝis kun la aktorino [[Ottilie Metzl]] en 1902, kaj havis du infanojn: Paul (nask. 1903) kaj Anna-Katharina (nask. 1904). Salten verkis ankoraŭ daŭrigan historion pri Bambi en 1939. Lia rakonto pri Perri inspiris aliajn Disney-desegnofilmojn (Perri, en 1957; ''[[The Shaggy Dog]]'', en 1959). Li estis ankaŭ la anomina verkinto de famkonata erotika romano pri la ĉiesulino Josephine Mutzenbacher (1906).
 
== Eksteraj ligiloj ==