Černá Voda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Černá Voda (distrikto Jeseník)}}
eNeniu resumo de redakto
Linio 114:
 
== Historio ==
La plej malnova historio de Černá Voda estas kunigita kun burgo [[Kaltenštejn]]. Tio estis ampleksa kaj grandega kostruaĵo, kiu estas unue menciata en la jaro [[1284]]. La burgo fariĝis centrejo de proporcie ampleksa sinjorujo de [[Vroclavo|vroclavaj]] [[episkopo]]j, al kiu devene apartenis ankaŭ urboj [[Vidnava]], [[Javorník (Jeseník)|Javorník]] kaj [[Paczkow]]. Sed Kaltenštejn estis ofte eĉ kun la posedaĵo lombardata. La amplekso de dominio senĉese fariĝis pli malgranda kaj dum militoj enla [[15-a jarcento]] perdis en la dezertigita pejzaĝo la signifon ankaŭ la burgo, kiu estis fine en [[1505]] de vroclava episkopujo foraĉetita kaj kiel senbezona detruita; pereis ankaŭ burga bierfarejo kaj muelejo kaj parto de konstrua materialo onidire estis uzita dum rekonstruo de burgo [[Jánský Vrch]] en [[Javorník (Jeseník)|Javorník]]. En tiu ĉi koekso pereis en la ĉirkaŭaĵo ankaŭ la antaŭa minado de [[arĝento]].
 
En la [[15-a jarcento]] Černá Voda dezertiĝis kaj ĝi estis denove loĝigita en [[1579]]. Baldaŭ akiris en la vilaĝo grandan posedaĵon kaj influon ĉi tiea sinjorujo, precipe kiam ĝi venis post la jaro [[1617]] en la manojn de familio Mikuschidoj, avancita pli poste en nobelan staton. En Černá Voda la anoj de tiu ĉi familio konstruis propran sidejon kaj en [[1700]] ili akiris ankaŭ bienon en najbara [[Stará Červená Voda|Červená Voda]]. Lasta posedanto de Černá Voda el tiu ĉi familio Arnošt Urban Mikusch koencis en la bieno kulturi kiel la unua [[terpomo]]jn kaj [[trifolio]]n.