Martiro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
de kredo kaj fido
Linio 1:
'''Martiroj''' (v. [[greka lingvo|greke]]: ''martys'' = atestanto; ''martyrion'' = atestaĵo) estas anoj de ia [[konfesio]], kiuj suferas mistraktojn, morton pro sia [[kredo]].
 
Kristanoj ofte faras distingon inter vera martiro, kiu suferis la morton pro sia [[fido]], kaj [[konfesinto]], kiu "nur" konfesis sian fidon kaj suferis pro tio sed postvivis tion.
 
En frua epoko de kristanismo, [[Tertuliano]] verkis libreton por kuraĝigi la estontajn martirojn, kiuj estis enkarcerigitaj; [[Cipriano]] verkis pri la temo, kiel la [[eklezio]] traktu tiujn kristanojn, kiuj en tempe de [[persekutado]] malkonfesis sian fidon (la tiel nomataj "Falintoj"), sed post ĉeso de l' persekutado volas reveni al la eklezio.