Pordo de la Suno (Madrido): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Sol
e ligilo
Linio 7:
La Pordo de la Suno en ĝiaj komencoj estis unu el la alirebloj de la palisaro kiu rondiris Madridon en la [[15-a jarcento]]. Tiu ĉi palisaro arigis en sia perimetro la mezepokan suburbon kiu floris ekster la kristana muro de la [[12-a jarcento]]. La nomo de la pordo ŝuldiĝas al bildo pri suno kiu ornamis la enirejon. Kvankam de la [[12-a jarcento|12-a]] al la [[19-a jarcento|19-a]] [[jarcento]] la pordo estis grava renkontiĝejo, ĝi ne estis difinita placo kiel la [[Plaza Mayor (Madrido)|Plejgranda Placo]], kaj ĝi okupis la duonon de la nuna areo.
 
La ''Poŝta Domo'' estis konstruita de la franca arkitekto [[Jaime Marquet]] inter [[1766]] kaj [[1768]]; poste ĝi estis Ministerio de la Registaro (interna) kaj Ĝenerala Ministerio pri Sekureco de la Ŝtato dum la regado de la diktatoro [[Francisco Franco]] kaj nuntempe ĝi estas la sidejo de la Prezidanteco de [[Madrida Regiono|Madrido]]. Tiu ĉi Poŝta Domo estas la komenco de la posta konstruado de la ĉirkaŭo, kio hodiaŭ estas konata kiel ''Puerta del Sol'', kaj de ĝia kreskanta graveco kiel centra loko de Madrido. Post la konvertado de la Poŝta Domo en la Ministerio de la Registaro ([[1847]]), oni decidis malkonstruigi kelkajn domojn de la loko por sekurigi la konstruaĵon. Por tio oni malkonstruis du [[monaĥejo]]jn kaj oni decidis konstrui domegojn kun fasadoj formante duoncirklon. Kiel rezulto estas la hodiaŭa granda placo. Postaj reformoj okazis en 1959 kaj en 1986. Dum tiu lasta oni senaŭtigis grandan parton de la placo. El 2004 al 2009 oni konstruis transportan interŝanĝejon por kunigi la fervojan reton kun la subtera reto de la metroo ĉe ''{{Madmet|Sol}}''. Ties enirejo, simila al [[iglo]] reŝanĝis la aspekton de la Sunpordo.
 
Nune prezidas la placon statuon de la reĝo [[Karlo la 3-a]], kiu laboris por la urba renovigo de Madrido. Aliaj vidindaĵoj estas statuoj de Mariblanka, kopio de alia malnova kiu ekzistis ĉe fontano, okcidente, la simbola urso ĉe [[arbuto]], kiu aperas en la madrida blazono, oriente, kaj surtegmente reklamo de alkohola entrepreno "Tío Pepe", survivanta al malpermeso pro populareco.