23-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: 1942-kompletigo
→‎Eventoj: 1943-kompletigo
Linio 40:
** [[1942]]: '''[[Aranĝo T4]]: [[germanoj]] forveturigis al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] ĉirkaŭ 500 pacientojn de [[psikiatria hospitalo]] en Kobierzyn kaj tie ilin murdis'''; batal-[[milico|milicaj]] Formacioj de Polaj [[Socialisto]]j atencis kontraŭ [[gestapo|gestapejo]] en [[Varsovio]]
** [[Nord-Afrika kampanjo]]: germana-itala Kirasita Armeo trairis libian-egiptan [[landlimo]]n - bataletoj kun britaj ariergardoj en Sollum-regiono; en [[Bankoko]] fondiĝis porgermana Ligo de Sendependeco de [[Barato]], gvidata de [[Subhas Chandra Bose]]
** [[1943]]: '''En [[vojevodio]] [[Zamość]] kadre de [[Generalplan Ost]] komenciĝis la dua etapo, [[Operaco "Homlupo"]], dum kiu [[germanoj]] [[deportado|deportis]] ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj''' (entute oni deportis 110 mil [[poloj]]n, en tio 30 mil [[infano]]jn, parte al [[koncentrejo]]j, parte al [[germanigo]]); speciala germana juĝejo en [[Piotrków Trybunalski]] kondamnis al [[morto]] Władysław Rutkowski kaj lian edzinon Genowefa pro kaŝo de [[judoj]]; '''[[Pola Enlanda Armeo]] ordonis limigon de revenĝaj atakoj kun transiro al memdefendo de [[poloj]], pro tio, ke la nombro de agoj de la [[Pola Rezistomovado]] kontraŭ [[Ukraina Ribela Armeo]] iĝis pli granda ol tiu kontraŭ [[germanoj]]'''
** Nova komandanto de armeo en [[Brita Hindio]] iĝis generalo Claude Auchinleck, lia antaŭulo [[Archibald Wavell]] iĝis vicreĝo de [[Hindio]]
** [[1944]]: Taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] komendata de [[Zygmunt Szendzielarz]], malgraŭ malpermeso de sia estro, revenĝe pro murdo de poloj en Glinciszki ([[Vilnius (subdistrikto)|Vilna subdistrikto]]), murdis 27 [[litovoj]]n kun kelkaj infanoj en Dubniki; '''likvido de la [[Lodza geto]] komenciĝis''' - germanoj transportis de tie ĉirkaŭ 80 mil judojn al koncentrejo [[Aŭŝvico]], ĉirkaŭ 44 mil mortis pro [[malsatego]] kaj malsanoj
** [[Operaco Bagration]]: '''[[Ruĝa Armeo]] komencis ofensivon en [[Belarusio]] per fortoj de 4 frontoj''', apogataj de [[partizano|partizanaj]] taĉmentoj, kontraŭ Grupo de Armeoj "Mitte"; [[poloj|polaj]] [[piloto]]j pafalterigis super [[Francio]] 10 germanajn aviadilojn