Moaba lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''moaba lingvo''' estas formortinta [[Kanaana lingvaro|kanaana lingvo]], antaŭe parolata en Moab (la hodiaŭa centra-okcidenta [[Jordanio]]) dum la frua [[1-a jarmilo a.K.|1-a jarmilo a.k.e.]]. Ĝi estis skribata per varianto de la [[fenica alfabeto]].<ref name="ISBE">{{Citaĵo el libro|url=https://books.google.com/books?id=Zkla5Gl_66oC&pg=PA395|ĉapitro=Moab|titolo=The International Standard Bible Encyclopedia}}</ref>
 
La plejparto de scio pri la moaba venas de la [[Meŝa-steleo]], kiu estas la sola konata vasta teksto en la lingvo.<ref name="ISBE"/> Krome estas la tri-linia Skribaĵo de El-Kerak kaj kelkaj insignoj. La ĉefaj kvalitoj, kiuj distingas la moaban de aliaj kanaanaj lingvoj kiel la hebrea, estas: pluralo ''-în'' anstataŭ ''-îm'' (ekz. ''mlkn'' "reĝoj" por la hebrea ''məlākîm''), kiel en la [[Aramea lingvo|aramea]] kaj araba; retenado de la virina fino ''-at'', kiun la hebrea reduktas al ''-āh'' (ekz. qiryat, "urbo" anstataŭ la [[Hebrea lingvo|hebrea]] qiryāh) sed retenas en la konstrustatakonstru-stata nominala formo (ekz. ''qiryát'' ''yisrael'' "urbo de Israelo"); kaj retenado de verba formo kun enfiksita ''-t-'', ankaŭ trovata en la araba kaj [[Akada lingvo|akada]] (''w-'ltḥm'' "mi komencis batali", el la radiko ''lḥm'').
 
==Referencoj==