Lukto por la vivo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La koncepto de '''lukto por la vivo''' aŭ '''lukto por la ekzisto''' rilatas al la konkurenco aŭ batalo por rimedoj necesaj por la vivo. Ĝi povas referenci al la homa societo, aŭ al [[organismo]]j de la [[naturo]]. La koncepto estas antikva, kaj la termino ''lukto por la ekzisto'' estis en uzo je la fino de la 18a jarcento. El la 17a jarcento antaŭen la koncepto estis asocia kun populacio kiu disponas el rimedoj, afero klare montrita en la verko de [[Thomas Robert Malthus]] nome ''An Essay on the Principle of Population'' kiu kondukis al la verko de [[Benjamin Franklin]] nome ''Observations Concerning the Increase of Mankind, Peopling of Countries, etc.''.
 
[[Charles Darwin]] uzis la esprimon "lukto por la ekzisto" en larĝa senco, kaj elektis la terminon kiel titolo de la tria ĉapitro de ''[[On the Origin of Species]]'' publikigita en 1859. Uzante la ideon de Malthus pri la lukto por la ekzisto, Darwin kapablis disvolvigi sian vidon al adaptado, kio estis tre influa en la formulado de teorio de natura selekto.<ref name="Ospovat">Ospovat, Dov. ''The Development of Darwin's Theory: Natural History, Natural Theology, and Natural Selection, 1838-1859.'' Cambridge: Cambridge University Press, 1981, 61-86.</ref> Aldone, Alfred Wallace sendepende uzis la koncepton de lukto por la ekzisto por helpi aliron al la sama teorio de evoluismo.<ref name="Petersen">Petersen, William. ''Malthus.'' Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 1979, 219-223.</ref> Poste, [[T.H. Huxley]] plue disvolvigis la ideon de lukto por la ekzisto. Huxley ne tute konsentis kun Darwin pri la teorio de natura selekto, sed li ja konsentis, ke estas lukto por la ekzisto en naturo.<ref name="Paradis">Paradis, James G. ''T.H. Huxley: man's place in nature.'' Lincoln: University of Nebraska Press, 1978, 145.</ref> Huxley ankaŭ rekonis, ke lukto por la ekzisto eksistisekzistis ankaŭ inter konkurencaj ideoj ene de la miensoj de personoj engaĝitaj en intelekta studado.<ref>{{Cite journal|last=Huxley|first=Thomas Henry|year=1880|title=The coming of age of 'The Origin of Species'.|url=|journal=Science|volume=1|issue=1|pages=15–17|via=|doi=10.1126/science.os-1.2.15|pmid=17751948}}</ref> Tiu ideo estas frua ekzemplo de tio kio estis poste priskribita kiel [[memeo]].
 
Dum la ideo de lukto por la ekzisto estis disvolviĝante en la okcidenta mondo, estis aliaj interpretoj de la lukto por la ekzisto, speciale fare de [[Petro Kropotkino]] en Rusio, kiu en sia verko [[Interhelpo]], priskribas la gravan rolon de kunlaborado en la evoluo de specioj.<ref name="Todes">Todes, Daniel Philip. ''Darwin without Malthus the struggle for existence in Russian evolutionary thought.'' New York: Oxford University Press, 1989.</ref> Ankaŭ en Usono, la lukto por la ekzisto estis pridemandita en la 1930-aj jaroj, ĉar la ideo de [[kunlaborado]] inter organismoj iĝis populara.<ref name=":1" > Mitman, Gregg. From the Population to Society: The Cooperative Metaphors of W.C. Allee and A.E. Emerson. Norman : Journal of the History of Biology, 1988, 189. Print. </ref> Pli ĵuse, oni argumentis, ke la lukto por la ekzisto ne estas tiom grava je makroevoluaj temposkaloj.<ref name="Bennett">Bennett, K. D. ''Evolution and Ecology: The Pace of Life''. Cambridge: Cambridge University Press, 1997.</ref>