Edmund Hillary: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.esperanto.be +https://www.esperanto.be)
Linio 6:
 
== Sukceso de Monto Everest ==
Ĉio komenciĝis en la fruaj 50aj jaroj. Tiam oni regule invitis ambaŭ novzelandanojn Edmund Hillary kaj lian amikon George Lowe [ĝoĝ leŭ] al britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo surbaze de iliaj bonegaj kapabloj kiel montgrimpantoj. En 1952 ili ambaŭ partoprenis en esplor-ekspedicio al himalaja supro Cho Oyo [ĉo oju] en Himalajo sub la gvido de Eric Shipton [erik ŝiptan], kies ĉefa atento tiutempe estis direktita al esploro de materialoj lige kun la planata unua surgrimpo de Monto Everest. En 1953 ambaŭ novzelandanoj Hillary kaj Lowe partoprenis en la brita ekspedicio al montosupro Everest sub la gvido de kolonelo John Hunt [ĝon hant], angla profesia oficiro. Hunt agadis konforme al zorgeme pripensita plano kaj zorgis pri harmonia etoso en la teamo. Ekzemple li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo - granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso.<ref name="mon001019">{{Monatoref|numero=2000/10|paĝo=19|titolo=Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj|ligilo=httphttps://www.esperanto.be/fel/mon/007116.html|aŭtoro=[[Evgeni Georgiev]]}}</ref>
 
La itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo Khumbu, tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro - poste nomata "normala vojo" al la montosupro Everest. La ekspedicianoj Charles Evans [ĉalz evanz] kaj Tom Bourdillon [tom burdilon] grimpis la 26an de majo de la suda montokresto ĝis la suda supro kaj observis la lastan eĝon al la supro Everest. Ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? Surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? Fine ili decidis reveni. Poste provis surgrimpi Evereston Hillary kaj Tenzing. Ili ambaŭ starigis sian tendon en alteco de 8480 m kaj la sekvan matenon atingis la sudsupron je kelkaj horoj pli frue ol iliaj antaŭuloj. Hillary kaj Tenzing havis ankaŭ abunde da oksigeno je sia dispono. Post supervenko de montŝtupo, kiu poste estos nomata "Hillary-ŝtupo", ili atingis la [[29an de majo]] [[1953]] je la 11.30 horo la plej altan punkton de l' tero, la supron de Monto Everest (8848 m).<ref name="mon001019"/>