Sankta Mikaelo luktanta kontraŭ la drako: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Laŭ la rakonto en la [[Biblio]] la komandanto de la Armeo de Dio, nome la ĉefanĝelo [[Sankta Mikaelo]] estras aliaj anĝelojn en batalo kontraŭ la [[malbono]], reprezentata en tiu bildo per sepkapa [[drako]]. Ĉiu el la dragokapo reprezentas po unu el la [[sep gravegaj pekoj]]. Durero elektis montri tiun batalon inter bono kaj malbono en la momento kiam Sankta Mikaelo ŝovas sian glavon en unu el la drakokapoj. Ĉirkaŭ Sankta Mikaelo estas tri aliaj anĝeloj pretaj ataki. Sub la batalo kuŝas kalma kaj serena pejzaĝo kun montoj kaj urbeto, markita per preĝejo kun alta [[spajro]], kaj alia en la fono. Plej sube en la centro de la bildo Durero metis sian distingan monogramon “AD” kiu estas en ĉiuj liaj gravuraĵoj.
 
La influo de la trejnado de Durero kun [[Michael Wolgemut]] povas esti vidata en la kvanto de detaloj de la presaĵo. Durero inkludas detalojn kiuj gamas el la arbetoj ĉirkaŭ la urboj al detaloj de la vizaĝo de Sankta Mikaelo. Durero uzas atmosferan perspektivon por krei la iluzion de spaco priskribante la montojn per malpli da detalo. Li kreas diferencan lumon kaj malhelajn tonojn pere de sia uzado de linioj. Pri la pozoj de la figuroj, speciale Sankta Mikaelo, Durero elrompis el la tradicia pozo de heroo luktanta kontraŭ malbono kiu estas pli eleganta kaj anstataŭe metas Sanktan Mikaelon en [[pozo]], kiu kaptas la enormecon de la entreprenata tasko. La brovoj de Sankta Mikaelo montras koncentron kaj liaj manoj estas sur la [[glavo]], kaj kuraĝe atakas la drakon. Ĉiuj originalaj lignogravuraĵoj de la serio estis faritaj el ligno el [[pirarbo]].
 
==Referencoj==
237 506

redaktoj