Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
Ĝenerale, la unuaj studoj pri la naciismo estis historiaj priskriboj pri naciismaj movadoj. Fine de la 19-a jarcento, [[Marksismo|marksistoj]] kaj [[Socialismo|socialistoj]] faris politikajn analizojn pri la tiutempe aktivaj naciismaj movadoj en la centra kaj orienta Eŭropo. La plej multaj [[Sociologio|sociologiaj]] teorioj pri naciismo datiĝas de post la [[Dua mondmilito]].
 
Parto de la naciismo-teoriaro traktas demandojn, pri kiuj la naciistoj mem okupiĝas, ekzemple, kiu apartenas kaj kiu ne apartenas al la nacio, kaj kion signifas aparteni al nacio. La ĝenerala lastatempa teoria laboro rigardis subkuŝantajn demandojn, ĉefe la demandon pri tio, kiu venis la unua: nacioj aŭ naciismo. Naciismaj aktivistoj rigardas sin kiel reprezentantojn de antaŭekzistanta nacio, pri kio akordiĝas la ĉefrangisma[[pratempismo|pratempisma]] naciismo-teorio. Tiu rigardas naciojn, aŭ almenaŭ etnojn, kiel socian realaĵon, kiu ekzistas jam de dudek mil jaroj.
 
La modernismaj naciismo-teorioj komprenigas, ke ĝis ĉirkaŭ 1800 neniu havis pli ol nur lokajn lojalecojn. La naciaj identeco kaj unueco estis altruditaj de supre, de eŭropaj ŝtatoj, ĉar tiuj fariĝis necesaj por modernigi la ekonomion kaj la socion. Laŭ tiu teorio, naciismaj konfliktoj estis neintenca kromefiko.