Aleksejevskij (distrikto de Moskvo): Malsamoj inter versioj

urbodistrikto de Moskvo, Rusio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "ALEKSEJEVSKIJ (ruse Алексеевский) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉirkaŭ 529.0 hek..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:35, 26 jun. 2019

ALEKSEJEVSKIJ (ruse Алексеевский) estas distrikto de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio. Ĝia areo okupas ĉirkaŭ 529.0 hektarojn, sur kiu loĝas proksimume 78000 rezidantoj (2017j).

Oriente ĝi limas kun Ostankino distrikto, norde kun Rostokino, okcidente kun Jaroslavskij, sude kun Meŝĉanckij.

Ĝin penetras Prospekt Mira, unu el plej longaj avenuoj de Moskvo, kiu enfluas en Jaroslavskoje ŝoseo kondukanta al la antikva sanktulejo de rusaj ortodoksuloj urbo Sergijev Posad, kie funkcias monakejo Troice-Sergieva Laŭro.

Antaŭe teritorion de la distrikto okupis densaj arbaroj, ene de kiu estis vilaĝeto "Kopitovka". Ekde 1621 ĝin posedis princo "Dmitrij Trubeckoj". Poste lia vidvino "Anna Vasiljevna" ordonis etabli la novan preĝejon omaĝe al sankulo "Aleksej" (saman nomon havis tiama caro Aleksej Miĥajloviĉ), kiu tre ŝatis tiujn lokojn, pro riĉaj ĉasadoj kun falkoj. Ekde 1647 la setlejo nomiĝas "Aleksejevskoe".

En 1680 oni inaŭguris la preĝejon de Tiĥvina ikono de Dipatrino, kies luksa fasago okulfrapas spektantojn ĝis nun.

Komence de la 20-a jarcento Aleksejevskoe iĝis parto de Moskvo.