Flavio Rebelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Multajn monatojn poste, je la [[18-a de januaro]] [[2003]], la [[Ĝangalo E-Portalo]], ido de la senlaca persvado de Flavio, lanĉiĝis plensukcese. De tiam, Ĝangalo fariĝis la plej ampleksa, enhavoriĉa kaj aktuala portalo en Esperanto. En la fino de 2003, li komencis kampanjon por la starigo de [[Internacia Televido]], kiu efektiviĝis en 2005, sed ĉesis jam en 2006. Tiam ĉesis ankaŭ lia alia projekto la Ĝangalo kaj li ĉesigis eĉ sian retan hejmpaĝon.
 
Komence de 2008 evidentiĝis (laŭ [[lernu!]]-forumo), ke li disvendas sian privatan Esperanto-bibliotekon kaj volas ne plu rekte partopreni en la movado. Tiutempe li verkis sciencfikcian libron en la portugala. Lia retiriĝo el la movado tamen ne signifas lian [[kabei]]ĝon - laŭ atestanto, kiu parolis kun li en [[Orkut]].<ref>httphttps://lernu.net/eo/forumo/temo/1716</ref>
 
En februaro de [[2012]] Flavio Rebelo provis reveni al la esperanto-scenejo per inaŭguro de nova retejo [[Nunonia]], kiun li kreis kunlabore kun esperantisto [[Cândido Ruiz]]. La retejo, kiu celis fariĝi anstataŭanto de Ĝangalo, tamen fermiĝis nur post dumonata funkciado la [[23-a de aprilo|23-an de aprilo]] 2012, laŭdire pro malapero de la redaktisto. Flavio Rebelo deklaris ke li seniluziiĝis pri la esperanto-movado kaj deklaris anoncis tiuokaze sian "oficialan" [[kabei|kabeon]].<ref>[http://www.liberafolio.org/2012/nunonio-malaperis-rebello-rekabeis Nunonia malaperis, Rebello rekabeis]</ref><ref>[http://nunonia.com/notico/23/04/2012/pro-malapero-de-redaktisto-nunonia-fermos-sian-pordon/ Pro malapero de redaktisto, Nunonia fermos sian pordon]</ref>