Carlo Minnaja: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.uea.org +https://uea.org)
Linio 7:
Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de [[AIS]] San-Marino.
 
En la [[1960aj jaroj]] Carlo Minnaja estis estrarano de [[TEJO]] pri fakaj sekcioj kaj servoj.<ref>[httphttps://www.uea.org/informado/arkivo/63/2/feb63.html#ljv ''Esperanto,'' februaro 1963.]</ref> Li tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo [[La Patrolo]]. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "[[La gastejestrino|La locandiera]]" de [[Carlo Goldoni]]; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de [[Cesare Pavese]]; en 1990 li redaktis antologion de tradukitaj italaj poemoj de la [[20a jarcento]] [[Enlumas min senlimo]] (Millumino d'immenso), eldonita de [[LF-Koop]].
 
En 1996 publikiĝis lia pli ol 1400paĝa [[Esperanto-itala vortaro|vortaro]] itala-esperanta. Ĝi estas la plej ampleksa tiutipa, kiu ĝis nun aperis, kaj komparebla nur kun la samkategoriaj vortaroj germana-esperanta de Krause (2007), la hispana-esperanta de De Diego (2002) kaj la hungara-esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny (1996).