Albrecht Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
[[Dosiero:Albrecht Dürer - Portrait of Maximilian I - Google Art Project.jpg|eta|''[[Imperiestro]] [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]'', oleo sur [[tilio|tiliaĵo]] ([[1519]]), arthistoria muzeo, [[Vieno]].]]
[[Dosiero:Albrecht Dürer The Last Judgment circa 1510.jpg|eta|''La [[lasta juĝo]]'', lignogravuraĵo (ĉ. [[1510]]), el ''Die kleine Passion'' (La pasieto).]]
Ekde [[1509]] Durero estis alvokita de la granda konsilio en Nurenbergo, kaj tial verŝajne partoprenis la planadon de la artaj projektoj de la urbo. En tiu epoko li multe pli laboris pri lignogravurado kaj kuprogravurado, pentraĵoj maloftiĝis. Durero ricevis de sia [[meceno]] la [[imperiestro]] [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] oficialan dokumenton (''Freibrief'') kiel protekto kontraŭ kopio de liaj gravuraĵoj. Rimarkindaj verkoj el la jaro [[1512]] estas la gravuraĵoj ''Maria sur la herba benko'' kaj ''Kristo la toleranto''. Plurfoje Durero laboris mendite de la imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ekde 1510/11 ekzistis ligoj, eble okazigitaj de [[Willibald Pirckheimer]]. Ĉiuj ĉi verkoj iel montris la honoron kaj la gloron de la imperiestro. Krom Durero verkis ankaŭ aliaj artistoj por la imperiestro, kiel [[Hans Burgkmair]], [[Hans Schäufelein]], Beck, [[Albrecht Altdorfer]], [[Lucas Cranach la pli maljuna|Lucas Cranach]] kaj [[Jörg Breu la Maljuna]].
 
El 1512, Maksimiliano la 1-a iĝis la ĉefa patrono de Durero. Inter liaj mendoj estis "La triumfa arko"", granda verko presita el 192 apartaj blokoj, kies simbolismo estis parte informita pere de la traduko fare de Pirckheimer de la Hieroglifoj de Horapollo. La programo kaj klarigoj de la desegno estis dezajnita de [[Johannes Stabius]], la arkitektura desegno farita de majstro konstruisto kaj kortega pentristo Jörg Kölderer kaj la lignogravurado mem farita de Hieronymous Andreae, kun Durero kiel desegnistestro. La Arko estis sekvita de "La triumfa procesio"", kies programo estis prilaborita en 1512 fare de Marx Treitz-Saurwein kaj inkludas gravuraĵojn de Albrecht Altdorfer kaj Hans Springinklee, same kiel de Durero.