Albrecht Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 119:
=== Sukceso en Nederlando (1520–1521) ===
[[Dosiero:Duerer Der Hafen von Antwerpen (1520).jpg|eta|maldekstra|''Der Hafen von Antwerpen'' (La haveno de Antverpeno), plumdesegnaĵo ([[1520]]), Vieno.]]
De [[1518]] ĝis [[1520]] Durero intense laboris pri [[teorio de arto]], kaj pri konceptoj kiel [[proporcio]]j. La morto de Maksimiliano okazis kiam Durero estis suferanta perdon de "mia vidkapablo kaj libera uzado de manoj" (eble okazigita de [[artrito]]) kaj pli kaj pli tuŝita per la verkoj de [[Marteno Lutero]].<ref> Bartrum, 204. Citaĵo el letero al la sekretario de la Elektisto de Saksio. </ref> En julio 1520 Dureri faris sian kvaran kaj lastan gravan veturon, por renovigi la imperian pension kiun Maksimiliano estis doninta al li kaj por sekurigi la patronecon de la nova imperiestro, [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]], kiu estis kronota en [[Akeno]].
 
La [[12-an de junio]] [[1520]] li ekveturis kun sia edzino tra la valo de la [[Rejno]], nome preter [[Bamberg]], [[Frankfurto]], [[Kolonjo]] al [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] kaj aliaj [[nederlando|nederlandaj]] urboj. Ili revenis nur aŭtune de la sekva jaro. La vojaĝo al Nederlando estis sukceso, ĉie la majstro estis festita; la magistrato de Antverpeno proponis al li jaran salajron de 300 guldenoj, belan domon kiel donacon, ĉiujn vivokostojn kaj pagon de ĉiuj liaj publikaj verkoj por ke li restu definitive en Antverpeno. Princoj, eksterlandaj ambasadoroj, kleruloj, kiel [[Erasmo de Roterdamo]], kaj artistoj honoris lin kaj anigis lin al sia socio. En Antverpeno li produktis nombrajn desegnojn per arĝentpinto, kreto kaj [[karbo|karbodesegno]]. Krom iri al la kronigo, li faris ekskursojn al Kolonjo (kie li admiris la pentraĵojn de [[Stefan Lochner]]), [[Nijmegen]], [['s-Hertogenbosch]], [[Bruĝo]] (kie li vidis la Madonon de Bruĝo de [[Mikelanĝelo]], Ghent (where he admired van Eyck's altarpiece), and Zeeland.

La novelektita imperiestro, [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 5-a]] konfirmis la privilegiojn donitajn de Maksimiliano kaj montris al li apartan bonvolon. Lia taglibro de tiu vojaĝo troviĝas en la skriba heredaĵo. Rezulto de la vojaĝo al Nederlando estis ankaŭ granda nombro de bildoj de kleruloj, princoj, artistoj, ktp. La [[2-an de julio]] 1521 li ekhejmiĝis.
 
En la jaroj 1520-1521 Durero gvidis la ornamadon de la nurenberga urbodomo. La ornamaĵoj perdiĝis, sed ekzistas postaj desegnaĵoj el la la jaro 1530 pri ĝi.