Siria lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Lingv/Informkesto_ĝermo|syr}}
 
La '''siria lingvo''' estas dialekto de la mez-aramea lingvo de la nordokcidentaj semidaj lingvoj de la afro-azia familio kiu estas skribata per la siria alfabeto, derivaĵo de la aramea alfabeto. Unue aperintaaperinte en la frua unua jarcento KE en Edeso, la klasika siria lingvo fariĝis grava literatura lingvo tra la Proksima Oriento de la 4a ĝis la 8a jarcentoj, konservita en granda tekstaro de siria literaturo. Fakte, la siria literaturo ampleksas proksimume 90% de la aktuala aramea literaturo. La siria siatempe paroliĝis tra multe de la Proksima Oriento same kiel Anatolio kaj orienta Arabio. La siria devenis de Mezopotamio kaj poste disvastiĝis okcidente de Irako, en kiu ĝi fariĝis la interlingvo de la regiono dum la Mezopotamia Nov-Asiria periodo.
 
Ĝi estas interesa por studantoj de la [[Nova Testamento]], ĉar la siria literaturo inkluzivas fruajn tradukojn de grekaj tekstoj, kies originaloj estas perditaj. La lingvo estas ankoraŭ uzata en la [[siria ortodoksa eklezio]].