Stefan Lochner: Malsamoj inter versioj

149 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
Oni konas malmulte pri lia vivo. Artohistoriistoj asociante la Meister Dombild kun la historie dokumentita Stefan Lochner kredas, ke li naskiĝis en [[Meersburg]] en sudokcidenta Germanio ĉirkaŭ 1410, kaj ke li pasigis iome da sia metilernanteco en [[Flandraj Primitivuloj|Flandrio]]. Postaj registroj indikis, ke lia kariero disvolvigis rapide, sed haltiĝis pro tro frua morto. Oni scias, ke li estis komisiita ĉirkaŭ 1442 fare de la konsilantaro de Kolonjo por havigi ornamaĵojn por la vizito de la imperiestro [[Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 3-a]], kio iĝis grava okazo por la urbo. Registroj el la postaj jaroj indikis pliiĝantan riĉon kaj la aĉeton de nombraj propraĵoj ĉirkaŭ la urbo. Poste ŝajne li super-etendis siajn financojn kaj falis en ŝuldoj. Plago frapis Kolonjon en 1451 kaj tie, krom la registroj de kreditintoj, mencioj de Stephan Lochner finis; oni supozas, ke li mortis tiun jaron, estante ĉirkaŭ 40-jaraĝa.
 
[[Dosiero:Stefan Lochner - Last Judgement - circa 1435.jpg|eta|dekstre|300px|''Lasta Juĝo'', ĉirkaŭ 1435. ''Wallraf-Richartz-Museum'', Kolonjo.]]
La identeco kaj reputacio de Lochner perdiĝis ĝis rekupero de la arto de la 15-a jarcento dum la komenco de la romantisma periodo de la 19-a jarcento. Spite etendan historian esploradon, atribuo restas malfacila; dum jarcentoj nombraj asociaj verkoj estis grupigitaj kaj izole atribuitaj al la Meister Dombild, [[Provizora nomo|notnomo]] elprenita el la Dombilda Altarero (nome katedrala bildo, konata ankaŭ kiel Altarero de la Patronaj Sanktuloj de la urbo) ankoraŭ en la [[Katedralo de Kolonjo]]. Ero de la taglibro de Durero iĝos ŝlosilaj, post 400 jaroj, en la 20a-jarcenta establado de la identeco de Lochner. Nur du atribuitaj verkoj estas datitaj, kaj neniu estas subskribita.<ref> Corley, 78 </ref> Lia influo sur postaj generacioj de nordaj artistoj estis esenca. Krom la multaj rektaj kopioj faritaj en la fino de la 15a jarcento, eĥoj el liaj paneloj estas videblaj en verkoj de [[Rogier van der Weyden]] kaj [[Hans Memling]]. La verkaro de Lochner estis laŭdita de [[Friedrich Schlegel]] kaj de [[Goethe]] pro sia kvalito, speciale pro la "dolĉeco kaj gracio" de liaj Madonoj.<ref> Borchert, 249 </ref>
 
182 920

redaktoj