Bugsy Siegel: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Bugsy Siegel"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:37, 29 jun. 2019

Benjamin "Bugsy" Siegel (naskiĝis la 28-an de februaro 1906, mortis la 20-an de junio 1947) estis jud-usona gangstero. Siegel estis konata kiel unu el la plej "fifamaj kaj timigaj gangsteroj de sia tago".[1] Priskribata kiel bonaspekta kaj karismoplena, li fariĝis unu el la unuaj famegaj gangsteroj.[2] Li estis ankaŭ ĉefa forto en la evoluado de la Lasvegasa Strio.[3] Kvankam oni ofte identigas lin kun la tiel nomata juda mafio, Siegel, kiel lia amiko kaj kuna gangstero Meyer Lansky, ankaŭ faris gravan influon ene de la ital-usona mafio kaj la plejparte itala Nacia Krimosindikato.

Siegel estis unu el la fondintoj kaj gvidantoj de Murder, Inc,[4] kaj fariĝis kontraŭleĝa alkohol-komercisto dum la Prohibicio. Post kiam la Dudek-unua Amendo estis farita, nuligante la Prohibicion en 1933, li turnis sin al la vetluda industrio. En 1936, li lasis Novjorkon kaj transloĝiĝis al Kalifornio. Lia daŭro kiel gangstero (kvankam li poste funkciigis siajn proprajn operaciojn) estis plejparte kiel murdisto kaj perfortulo, ĉar oni konis lin pro lia lerteco kun pafiloj kaj perforto. En 1939, Siegel estis procesita por la murdo de sia kuna gangstero Harry Greenberg. Li juĝiĝis nekulpa en 1942.

Siegel veturis al Lasvegaso, Nevado, kie li funkciigis kaj financis kelkajn el la originalaj kazinoj. Li helpis la Hotelon Flamingo de la evoluigisto William R. Wilkerson post kiam Wilkerson elĉerpis sian monon.[5] Siegel ekgvidis la projekton kaj administris la finajn stadiojn de la konstruado. La Flamingo malfermiĝis la 26-an de decembro 1946, sed malbone akceptiĝis kaj baldaŭ fermiĝis. Ĝi remalfermiĝis en marto 1947 kun finita hotelo. Tri monatojn poste, la 20-an de junio, 1947, Siegel estis pafmortigita en la hejmo de sia koramikino, Virginia Hill, en Beverly Hills, Kalifornio.

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj . According to an FBI report, his reputation of individuals fearing him was acknowledged because "he thought nothing of grabbing a gun and shooting someone when they crossed him."
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  3. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.necesas abono
  4. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  5. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0967664309.