Albrecht Dürer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 134:
Reveninte al Nurenbergo, Duyrero laboris por nombraj grandaj projektoj de religiaj temoj, kiel krucifiksa sceno kaj "Sacra conversazione" (Sankta konversacio), kvankam neniu el ili estis finkompletigita.<ref> Panofsky, 223 </ref> Tio okazis eble parte pro lia malboniĝinta sanstato, sed eble ankaŭ pro la tempo kiun li dediĉis al preparado de siaj teoriaj verkoj pri [[geometrio]] kaj [[perspektivo]], pri proporcioj de homoj kaj ĉevaloj, kaj [[fortikaĵo]]j. En la lastaj jaroj Durero dediĉis sin pli kaj pli al artoteorio kaj venis al konkludoj, kiujn kontraŭdiras la italoj. Ĝis sia morto li daŭre verkis, je la fino verŝajne pri prespreparo de teoria verko pri proporcioj.
 
El la jaro [[1526]] estas interalie la olebildo de ''Hieronymus Holzschuher'' (nomo de komercisto) kiu estas konsiderita la plej bonkvalita el ĉiuj portretoj de Durero. Tamen, kiel konsekvenco de tiu ŝanĝo en la emfazo okazanta dum la lastaj jaroj de sia vivo, Durero produktis kompare malmulte kiel artisto. En pentrarto, estis la menciita portreto de Hieronymus Holtzschuher, ''Madono kun filo'' (1526), ''Salvator Mundi'' (1526), kaj la du paneloj montrantaj Sanktan Johanon kun Sankta Petro en la fono kaj Sanktan Paŭlon kun Sankta Marko en la fono. Tiu lasta granda verko, nome [[La kvar Apostoloj]], estis donita de Durero al la urbo Nurenbergo — kvankam li rericevis 100 guldenojn.<ref name="Panofsky"> Erwin Panofsky, The Life and Art of Albrecht Dürer, Princeton, 1945, ISBN 0-691-00303-3 </ref>
 
Dum por gravuraĵoj, la verkaro de Durero estis limigita al portretoj kaj ilustracioj por sia traktaĵo. La portretoj estis de la kardinal-elektisto [[Albrecht von Brandenburg]]; de [[Frederiko la 3-a (Saksio)|Frederiko la Saĝulo)]], elektisto de Saksio; de la [[Humanismo|humanisma]] fakulo [[Willibald Pirckheimer]]; de [[Philipp Melanchthon]], kaj de [[Desiderius Erasmus|Erasmo de Roterdamo]]. Por tiuj de [[Albrecht von Brandenburg|la Kardinalo]], de Melanchthon, kaj de la fina ĉefa verko, nome desegna portreto de la Nurenberga patricio Ulrich Starck, Durero pentris la fratinojn profile, eble respegulante pli matematikan alproksimigon.