ILERA-bulteno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldono de referencoj
Ampleksigo, plia redaktoro + Referenco + ekstera ligilo + vidu ankaŭ
Linio 25:
|ISSN =
}}
'''ILERA-bulteno''' estas la oficiala organo de [[Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj]] (ILERA), la unuaj eldonistoj estis Ed W2CIL kaj Ken G4MR. La revuo nuntempe havas 8 paĝojn en malgranda formato plenkolora kaj estas eldonata 4-foje jare, ĝi aperas ĉefe en PDF formato. La enhavo de la bulteno temas pri la agadoj de ILERA kaj ties membroj, (kongresoj, kongresaj stacioj, radiaj [[skedo]]j, [[Esperanto-konkurso (radioamatora)|ILERA-konkurso]], vikipedio, [[Fakverko:Amatora radio|fakverkoj]], [[Radioamatora vortaro|radioamatoraj vortaroj]] kaj pri teknikaj aspektoj kiel [[anteno]]j, [[sendricevilo]]j, [[telegrafio]], [[Radioamatora konkurso|radioamatoraj konkursoj]], [[Radioamatora stacio|radiostacioj]], [[Amatora radia konfirmkarto|konfirmkartoj]] ktp.).<ref>ILERA-bulteno ĉe la katalogo [http://www.cdeli.org/CDELI-periodajhoj/I/Listo-periodajhoj-I.htm cdeli.org]</ref><ref>[https://uea.org/vikio/Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Radio-Amatoroj ILERA ĉe la UEA vikio]</ref><ref>[https://uea.org/fakoj/ILERA ILERA-bulteno ĉe uea.org]</ref><ref>[https://www.bitarkivo.org/gazetoj/ilerabulteno Arkivitaj numeroj de ILERA-bulteno elŝuteblaj] ĉe [[Bitarkivo]]</ref>
 
== Historio ==
=== Antaŭaj radioamatoraj bultenoj ===
Antaŭaj revuoj pri la temo aperis jam en la sesdekaj jaroj. De 1963 ĝis 1968 Edward Lindberg, W2CIL, eldonis la bultenon Esperanto-Radio, por la tuta mondo. La eldonaĵo informis ĉiujn radioamatorojn, kiuj interesiĝis pri Esperanto. De 1968 ĝis 1973 aperis Esperantista Radioamatora Bulteno farita de Nid Dutra D’Amorim, PY6JZ. Esperanta Ondo organo de I.L.E.R.A. estis eldonita de 1967 ĝis 1970. Poste en Japanio la radioamatora klubo JA1YAR eldonis la revuon [[La Mondo de Esperanto|EKAROj]] (1963) kaj funkciigis radiorondon en la pacifika areo (la pacifika rondo). Ĝia gvidanto estis Buno Chambers, KH6GT. La grupo aperigis la bultenon OSCILILO de 1970.<ref>Informoj laŭ {{PDFligilo|[http://bibliotekoj.org/bpeape.pdf Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto]|8.3&nbsp;MB}} #1861, 2792, 3264, 10671, 3122, 4108 kaj 6990.</ref>
Poste en Japanio la radioamatora klubo JA1YAR eldonis revuon [[La Mondo de Esperanto|EKAROj]] (1963) kaj funkciigis radiorondon en la pacifika areo (la pacifika rondo). Ĝia gvidanto estis Buno Chambers, KH6GT. La grupo aperigis la bultenon OSCILILO de 1970.
 
=== ILERA-bulteno ===
Unuaj eldonistoj estis Ed, W2CIL kaj Ken, G4MR. Laci, HA7PW, eldonis dudek bultenojn. De 1994 ĝis 1997 nur kvin bultenoj aperis. Eldonis ilin pluraj landaj reprezentantoj, laŭvice DJ4PG, DL6UDX, F9ED, SM5DAD, PT2CA. En Montpellier ([[UK 1998]]) Jean-Jacques, F6ILR entreprenis la eldonadon de la bulteno, kiu pli regule aperis ĝis lia forpaso. Poste diversaj eldonistoj prizorgis ilin. La lastaj bultenoj ne aperis sur papero, sed en la interreto. Bulteno 76, 77 kaj 78 estis eldonitaj de Javier Ramos, CO2MM.<ref>#5591 en BPEAPE ({{PDFligilo|[http://bibliotekoj.org/bpeape.pdf Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto]|8.3&nbsp;MB}})</ref>
 
== Redaktoroj kaj kunlaborantoj ==
Linio 44 ⟶ 43:
* Wolf Krüger, DL6UDX (nun DL1CC)
* Jean-Jacques Noël, F6ILR
* lan Mac Dowallrc, SWL
* Lenio Marobin, PY3DF (69-75)
* Henri Chaisnot, F9ED
Linio 52:
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Listo de radioamatoraj revuoj]]
* [[73 (revuo)]]
* [[Fakverko:Amatora radio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo|Esperanto}}
* [http://ilerabulteno.googlepages.com/ilera-bultenoj ILERA-bultenoj] 69 ĝis 75 libere elŝuteblaj.
* [https://www.bitarkivo.org/gazetoj/ilerabulteno Arkivitaj numeroj de ILERA-bulteno elŝuteblaj] ĉe [[Bitarkivo]]
 
[[Kategorio:Radioamatoraj revuoj]]