Hanna Zaruski-Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldoni ligilojn al `parencoj`
Aldoni ligilojn en la ĉefteksto
Linio 8:
}}
 
'''Hanna Zamenhof''' naskiĝis la 15‑an de oktobro 1953, en [[Varsovio]]. Ŝi studis slavistikon kaj la [[franca lingvo|francan lingvon]] en la Lodza Universitato. Antaŭ la elmigro de [[Pollando]], en la komenco de la 80‑aj jaroj, ŝi instruis lingvojn kaj literaturon en kelkaj polaj lernejoj. Veninte al [[Usono]], kie ŝi setliĝis kun la familio. En la 90‑aj jaroj ŝi instruis la francan en ''Trinity Episcopal School'' en Baton Rouge, Luiziano. Nuntempe ŝi gvidas vojaĝagentejon. Ŝia edzo Andreo Zaruski ĝis sia emeritiĝo estis urologo kaj laboris science. Ili havas du filinojn: Klementyna kaj Kasia.
 
Hanna estas, laŭspirite, [[homaranismo|homarano]]. En la [[UK 1959|44‑a UK]] en Varsovio, en 1959, dum la Zamenhofa Vespero ŝi, sesjara knabineto, blanke vestita, suprenlevita al la pupitro, emocie kaj bele deklamis la poemon "Ho, mia kor’", verkitan de ŝia praavo [[L. L. Zamenhof|Ludoviko L. Zamenhof]].
<ref>{{cite video
| people = Forge, Jean
Linio 20 ⟶ 21:
}}</ref>
 
En 1987 ŝi publikigis libreton, pollingve ''Homarano. Sonata dla emigranta'' (Homarano. Sonato por elmigrinto). La publikaĵon eldonis la prestiĝa pola eldonejo ''Oficyna Poetów i Malarzy'' (Alo de poetoj kaj pentristoj), [[Londono]].
 
Sub la nomo Hanna Zamenhof‑Zaruski en 1993 ŝi eldonis duan libreton, anglalingve: ''Dr. Esperanto, The Man Full of Hopes'' (D‑ro Esperanto, homo plena de esperoj). Ĝi estas dediĉita al infanoj, kaj sur la interna kovrilpaĝo troviĝas jena dediĉo: ''Al miaj du miraklaj knabinoj: Klementyna kaj Kasia, kaj al aliaj infanoj de la mondo.'' En sia antaŭparolo al la leganto ŝi pledas por [[Esperanto]], substrekante ĝian valoron por interkomunikado de la homoj en la tuta mondo. La libreto estis eldonita en [[Japanio]].