Insulo Ferdinandea: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Insulo Ferdinandea''' (ankaŭ '''Graham''' aŭ '''Julia''') estis vulkana insuleto (kaj estas nun submara insuleto) en la [[Mediteraneo]] ĉ. 20 kilometrojn sudoriente de [[Sicilio]], [[Italio]], kiu emerĝis el sub la maro la unuan duonon de julio 1831 kaj erozie merĝiĝis decembre de la sama jaro. Dum tiu mallonga periodo pro la strategia pozicio ĝin pretendis [[Reĝlando de la du Sicilioj]], [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]], [[Francio]] kaj [[Hispanio]]. Plej grandiĝinte, ĝi havis areon de 4 km<sup>2</sup> kaj alton de 65 metroj.
 
== HistorioFrua historio ==
Ferdinandea situis inter [[Sicilio]] kaj [[Tunizio]] en la [[Mediteraneo|Mediteraneo,]] en regiono nomita itale ''Campi Flegrei del Mar di Sicilia'' (Flegreaj Kampoj de l' Maro de Sicilio). Tie troviĝas multaj submaraj vulkanoj kaj vulkanaj insuloj kiel interalie [[Pantelleria|Pantelerio]]. Oni raportis pri vulkana aktivado ĉe la estonta Ferdinandea dum la [[Unua Punika Milito|unua punika milito]]. La insulo aperis kaj malaperis kvar aŭ kvin fojojn. Estas raportoj pri diversaj erupcioj ekde la [[17-a jarcento]].
 
== Erupcio en 1831 kaj brita ekposedo ==
{{projektoj}}
La lasta aparo de la insulo Ferdinandea super la maro okazis en julio 1831. Antaŭsignoj de erupcio estis forta sisma aktivado de la 28a de junio ĝis la 10a de julio en interalie la proksima urbo [[Sciacca]]. La 4an de julio disvastiĝis tie odoro de [[sulfuro]], laŭdire tiom, ke arĝento nigriĝis. La 13an de julio klare videblis kolono da fumo de sur [[San-Dominiko.]] La loĝantoj kredis, ke temas pri brulanta [[pramŝipo]]. Tra la areo la saman tagon pasis [[Brigo (velŝipo)|brigo]] Gustavo, vidante glugladon en la maro, kies kaŭzon la kapitano supozis monstro. Aliaj raportis pri [[Pumiko|pumikoj]] kaj mortaj fiŝoj flosantaj sur la akvo kaj pri elfluoj de lafo. Je la 17a de julio formiĝintis insuleto.
 
La 1an de aŭgusto 1831 [[Humphrey Fleming Senhouse]], la estro de la brita militŝipo ''[[St Vincent]]'' postulis la insulon por la [[Brita Krono]] donante al ĝi la nomon de siro [[James Graham]], ĉefa lordo de la brita mararmeo.
[[Kategorio:Disputeblaj insuloj]]
[[Kategorio:Insuloj en Sicilio]]