Ajakso filo de Ojleo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q242319)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ajakso''' - ([[helena|helene]] Αἴας, [[latino|latine]] ''Aiax'') estas en [[helena mitologio]] filo de la [[Lokrido|lokrida]] reĝo [[Ojleo]]. Li estas nomata "Ajakso pli malgranda" aŭ "Ajakso malgranda" por esti apartigata de heroo kun la sama nomo, de granda kaj forta filo de salamina reĝo [[Telamono]]. Tiuj ĉi ambaŭ viroj akiris sian famon sur la milita kampo antaŭ [[Trojo]], sed ili ambaŭ tie ankaŭ trovis sian morton. La granda [[Ajakso filo de Telamono|Ajakso]] mortigis sin per sia propra glavo apud Trojo kaj lia pli malgranda kamarado mortis survoje el la milito hejmen.
 
Ajakso malgranda havis pli subtilan staturon, sed estis bona batalanto, eminenta lancisto. Li elstaradis en kurado, estis eminenta defendanto de muregoj, konstruitaj por defendo de la [[aĥajoj|aĥaja]] tendaro. La granda Ajakso iam defendis lin per sia ŝildo. La malgranda Ajakso estis unu el militantoj, kiuj kaŝis sin en interno de la [[Troja ĉevalo]], per kiu aĥajoj superruzis trojanojn. Kiam la trojaj defendantoj entiris la grandegan ĉevalon malantaŭ la urbajn muregojn, aĥajoj eniĝis en la urbon, loĝantojn mortigis kaj la urbon forbruligis.